Kelly Brook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelly Brook
Persona informo
Kelly Brook
Naskonomo Kelly Ann Parsons
Naskiĝo 23-an de novembro 1979 (1979-11-23) (44-jaraĝa)
en Rochester, Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Italia Conti Academy of Theatre Arts • The Thomas Aveling School vd
Familio
Amkunulo Thom Evans • Billy ZaneJason Statham • David McIntosh • Aggro Santos • Anderson Silva • Anderson Silva de França vd
Profesio
Okupo modelo • filmaktoro • televida prezentisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 2000– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kelly BROOK (23-an de novembro 1979 en Rochester; naskiĝnome Kelly Ann Parsons) estas usona aktorino kaj fotomodelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis sian karieron en aĝo de 16 jaroj, post kiam ŝi venkis en beleca konkurso. Ŝi estis videbla interalie en reklamoj pri aŭtomobilo Renault Mégane. Ŝi baldaŭ aperis en Daily Star kaj en 1999 jam en magazinoj kiel GQ kaj FHM. Brook studis tri jarojn aktoradon en la Londona teatra lernejo Italia Conti Academy. Ŝi debutis en flanka rolo en agfilmo Sorted en 2000. Ŝi ludis en la hororfilmo Ripper (2001) kun Andrea Joy Cook kaj Bruce Payne. En la scienc-fikcia agfilmo Absolon (2003), ŝi ludis kun Christopher Lambert kaj Lou Diamond Phillips gravan rolon. En la aventura filmo Survival Island (2005) ludis ŝi edzinon de milionulo Jack Matson (Billy Zane), kiu kun li kaj matroso albordiĝas sur sudmara insulo.

Ĝis disiĝo en 2008, Brook formis amparon kun aktoro Billy Zane.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Sorted
  • 2001: Ripper
  • 2003: Absolon
  • 2004: House of 9
  • 2004: School for Seduction
  • 2005: Deuce Bigalow: European Gigolo
  • 2005: Romy and Michele: In the Beginning
  • 2005: Survival Island
  • 2010: Piranha 3D