Saltu al enhavo

Ĉeljabinsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Revolucio en Ĉelabinsko
Ĉelabinsko
urbo 
Panoramo de Ĉelabinsko
Panoramo de Ĉelabinsko
Panoramo de Ĉelabinsko
administra dividaĵo de Rusio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Rusio
Provinco Ĉelabinska provinco
Fondita 1736
Urborajto ekde 1787
Patrono Ioann Zlatoust
Poŝtkodo 454000–454999
Aŭtokodo 74
Telefonkodo +7 351
Kodo laŭ OKATO 75401
Retpaĝaro http://cheladmin.ru/
Politiko
Urbestro (ekde 20.11.19) Natalja Kotova
Demografio
Loĝantaro 1 156 471  (2013)[1]
Loĝdenso 2 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 9′ N, 61° 24′ O (mapo)55.1561.4Koordinatoj: 55° 9′ N, 61° 24′ O (mapo)
Alto 220 m
Areo 486 km² (48 600 ha)
Horzono UTC+6
Ĉelabinsko (Ĉeljabinska provinco)
Ĉelabinsko (Ĉeljabinska provinco)
DEC
Situo de Ĉelabinsko en la Ĉelabinska provinco
Ĉelabinsko (Eŭropa Ruslando)
Ĉelabinsko (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo de Ĉelabinsko en la eŭropa parto de Rusio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chelyabinsk [+]
vdr
Preĝejo en Ĉelabinsko

Ĉelabinsko (ruse Челябинск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Ĉelabinska provinco. Ĝi estis fondita en la jaro 1736 la 13-an de septembro kiel fortikaĵo kaj havas statuson de urbo ekde 1787.

La urbo estas sur orienta deklivo de suda Uralo, ĉe rivero Miass (Миасс) (baseno de rivero Obj). Alto super la nivelo de maro estas ĉirkaŭ 200 m.

En 1959 la urbo havis 689 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 1077,2 mil loĝantojn kaj estis la oka plej granda urbo en Rusio.

Ĉelabinsko estas grava centro de maŝinkonstruado (produktado de agrikultura tekniko ktp.), metalurgio kaj transporto: ĝi havas fervojan stacion (malfermitan en 1892), du busstaciojn kaj flughavenon. Dum kelkaj lastaj jardekoj, metroo estas konstruata, sed ĝis nun ne pretas eĉ unu stacio.

La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en la jaro 1736. En 1892 la vivo tie draste ŝanĝiĝis, ĉar tra Ĉelabinsko ekiris trajnoj al Siberio. La urbo iĝis grava transportada nodo. La loĝantaro de la urbo pliiĝis trioble inter 1897 kaj 1917. Ĉelabinsko ricevis kromnomon «Ĉikago de la Uralo».[2]

Kresko de industrio estis ĉefe ligita kun la Dua mondmilito, kiam kelkaj gravaj fabrikoj estis translokigitaj ĉi tien el eŭropaj regionoj.

La 15-an de februaro 2013 eksplodis meteoro super la Ĉelabinska provinco, kiu kaŭzis damaĝojn en la urbo.

La loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Rosstat (la rusia ŝtata servo de statistiko) la loĝantaro de la urbo estas 1 196 680 homoj en 2020. Je 1-a januaro 2019, la urbo estis rangita 7-a el 1115 urboj en Rusia Federacio laŭ kvanto de loĝantoj.

La loĝantaro de Chelyabinsk laŭ la censo de la Rusia Imperio en 1897 estis nur 20 mil da homoj. De 1926 la populacio triobligis kaj sumiĝis al 59 mil. En la postmilitaj jaroj, kiam la multo de civitanoj estis evakuitaj al la Uralo kaj Siberio,kaj pli frue ekde la industriigado dum la 1930-aj jaroj kaj post la konstruado de la plej grandaj entreprenoj de metalurgio kaj mekanika inĝenierado, kaj kemia kaj aliaj industrioj, kiuj provizis la liveradon de militaj maŝinoj al la fronto de la bataloj dum la militaj jaroj, kaj krome liverado de agrikulturaj maŝinoj, la loĝantaro pliigis pli ol 10-obliĝis kaj konsistis de 1959 jam 689 mil da homoj. La rapida disvolviĝo de Chelyabinsk en la post-militaj jaroj kondukis al rapida kresko de la loĝantaro:je la 13-a de oktobro 1976, la miliona loĝanto de la urbo estis naskita. Por preskaŭ tri jarcentoj, la loĝantaro de Ĉeljabinsk kreskis pli ol 1080-oble. Kaj se la unuaj loĝantoj de la gvattura fortikaĵo estis Kozakoj de pluraj nacioj, de la 21-a jarcento la urbo estas loĝata de reprezentantoj de proksimume cent diversaj popoloj.

Laŭ la tutlanda censo de 2010, la plej multnombraj estas: Rusoj — 936,5 mil (86,53%), Tataroj − 54,.4 mil (5,03%), Baŝkiroj — 33,7 mil (3.11%), Ukrainoj — 15,6 mil (1.44%), Germanoj — 7,1 mil (0.65%), Belorusoj — 4 mil (0,37%), Armenoj — 3.7 mil (0,34%), Mordvoj — 3,.1 mil (0.29%), Taĝikoj — 3 mil (0,27%), Kazaĥoj-2,9 mil (0,.26 %).

Industrio

[redakti | redakti fonton]

En Ĉelabinsko nuntempe funkcias kelkaj industriaj entreprenoj, interalie:

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kirovka estas piediranta strato, kiu havas plurajn skulptaĵojn pri la antaŭrevolucia vivo de la urbo kaj dediĉitaj al, ekzemple, ĉelabinskaj tankistoj aŭ viktimoj de la afgana milito. Kirovka estas plena je vendejetoj kaj butikoj, kaj somere en tiu strato ofte okazas malgrandaj festivaloj kaj ludas diversaj muzikistoj.
  • Placo de Revolucio (ruse площадь Революции): la ĉefa placo de la urbo, kie okazas grandaj subĉielaj koncertoj kaj manifestacioj, kaj vintre oni kutime konstruas glacian urbeton kun montetoj kaj statuoj.
  • En placeto de Venko (ruse сквер Победы) troviĝas eterna flamo kaj monumento al kuraĝaj filoj de Patrujo.
  • Parko de Puŝkin (ruse парк Пушкина) estas konstruita stile de mezepoka kaj deknaŭjarcenta Rusio kaj fabeloj de Puŝkin kaj enhavas interalie malgrandan amuzparkon kaj infanludejon.
  • Parko de Gagarin (ruse парк Гагарина) situas en la urba arbaro apud la plej granda universitato de la regiono, Sudurala ŝtata universitato.
  • En la Apudstacidoma placo (ruse Привокзальная площадь) troviĝas la monumento "Fabelo pri Uralo" (ruse Сказ об Урале), kaj la stacidomo mem estas antaŭnelonge renovigita kaj vidinda.

Nuntempe en Ĉelabinsko loĝas kelkaj membroj de REU. Jam de kelkaj jaroj okazas ĉiujara kurso por komencantoj baze de Ĉelabinska ŝtata universitato.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]