Bavaria arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bavaria arbaro
germane: Bayerischer Wald
ĉeĥe: Bavorský les
mezalta montaromontara sistemo [+]

Parto deŠumava
RiveroDanubo

Koordinatoj49° 0′ 0″ N, 12° 40′ 0″ O (mapo)4912.666666666667Koordinatoj: 49° 0′ 0″ N, 12° 40′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGroßer Arber [+]
- alteco1 456 m ü. NHN [+]
Areo6 000 km² (600 000 ha) [+]

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)

Bavaria arbaro (Bavario)
Bavaria arbaro (Bavario)
DEC
Bavaria arbaro
Bavaria arbaro
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Bavaria arbaro
Vikimedia Komunejo:  Bayerischer Wald [+]
vdr

La Bavaria Arbaro germane Bayerischer Wald (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas arbara malaltmonta regiono en Bavario, Germanio. Ĝi etendiĝas laŭlonge de la limo kun Ĉeĥio kaj pluas en ĉeĥa flanko per Šumava (Bohemia Arbaro). Geografie la Bavaria Arbaro kaj la Bohemia Arbaro estas partoj de sama montara teritorio. Parto de la Bavaria Arbaro apartenas al la Nacia Parko Bavaria Arbaro (Nationalpark Bayerischer Wald) (240 km²), fondita en 1970 kiel unua nacia parko de Germanio. Aliaj 3008 km² apartenas al Natura Parko Bavaria Arbaro (Naturpark Bayerischer Wald), fondita en 1967, kaj 1738 km² al la Natura Parko Orientbavaria Arbaro (Naturpark Oberer Bayerischer Wald), fondita en 1965. La Bavaria Arbaro estas restaĵo de la Hercinia Arbaro kiu etendiĝis tra suda Germania en epoko de la Romia Imperio. Ĝi estas la plej granda protektata arbarareo en centra Eŭropo.[1]

La plej alta monto de la regiono estas la Großer Arber ("Granda Arber", 1456 m). La ĉefa rivero estas la Regen, kiu formiĝas per kuniĝo de la Blanka Regen kaj la Nigra Regen kaj iras el montoj al urbo de Regensburg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]