Jane Stirling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane
Portreto de Jane Stirling farita de Achille Devéria
Portreto de Jane Stirling farita de Achille Devéria
Persona informo
Naskiĝo 1804
en Kippenross, Skotio
Morto 1859
en Mid Calder, Skotio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

La skotia aristokratino Jane Wilhelmina Stirling (1804-1859) estis unu el la lastaj lernantoj de la pola komponisto Frédéric Chopin (1810-1849). Ŝi ricevis liajn pianolecionojn en Parizo, kie ŝi kunrenkontis de 1840 ĝis 1850 kun multaj artistoj kaj verkistoj de tiu epoko.[1] Frédéric Chopin dediĉis al ŝi la du Nokturnojn en fa minora kaj mi bemolo maĵora publikigita aŭguste de 1844.[2]

Kiam Chopin iris al Britio en 1848 por fari tie serion de koncertoj, li restadis en la diversaj kasteloj de la familio de Jane Stirling en la regiono de Edinburgo.[3] De lia reveno en Parizo ĝis lia morto kelkaj monatoj poste, Jane Stirling ege zorgis pri li.

Post la morto de Chopin, Jane Stirling reaĉetis plurajn el liaj aferoj kiuj estis aŭkciigitaj. Ŝi konservis kelkajn personajn objektojn, kaj donacis la aliajn al Ludwika Jędrzejewicz, unuenaskita fratino de la muzikisto, kaj al amikoj kaj lernantoj de Chopin.[4] Ŝi partoprenis en la preparoj de lia sepulta ceremonio, kaj ŝi raportis al lia familio reirita en Pollando pri la skulptado kaj instalado de la monumento farita de Auguste Clésinger por lia tombo en la tombejo Père Lachaise en Parizo.[5] Ŝi inaŭguris la tradicion de la ĉiujaraj pilgrimoj ĉe lia tombo, kiun rekomencis en 1911 la franca muzikologo Édouard Ganche (1880-1945) kadre de la Société Chopin.

Jane Stirling posedis francan eldonon de la verkoj de Chopin prinotita de li mem, kiu estis ofertita en 1927 de ŝia pranevino, Anne D. Houstoun, al Édouard Ganche. Danke al tiu eldono Édouard Ganche publikigis sian Monumenta-n Eldono-n de Frédéric Chopin (Oxford University Press, 1928-1932).

Jane Stirling postmorte ripozas sub unu el la ŝtonplatoj de la norda alo de la katedralo de Dunblane, en Skotio.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Édouard Ganche, Frédéric Chopin: sa vie et ses œuvres, Mercure de France, 1949, p.289
  2. Édouard Ganche, Dans le souvenir de Frédéric Chopin, Mercure de France, 1925, p.103
  3. Édouard Ganche, Voyages avec Frédéric Chopin, Mercure de France, 1934, p.93-115
  4. André Delapierre, Chopin à Paris, L'Harmattan, 2004, p.116-117 (ISBN 978-2-747557-70-2)
  5. Édouard Ganche, Dans le souvenir de Frédéric Chopin, Mercure de France, 1925, p.104-105
  6. Édouard Ganche, Voyages avec Frédéric Chopin, Mercure de France, 1934, p.102-104