Flosanta insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flosanta insulo sur rivero lago Titikako

Flosanta insulo estas natura insulo, kiu ne estas alligita al la akva/mara grundo, sed flosas sur la supro de la akvosurfaco. (Legu ankaŭ pri pontono.)

Flosanta insulo povas longi eĉ plurcent metrojn. Ĝi estiĝas, troviĝas sur riveregoj (ekz. Amazono) aŭ sur lago (Titikako). Sur longe ekzistantaj, grandaj flosantaj insuloj kreskas eĉ plantaĵo, eĉ arbetoj. La insulon movas vento aŭ fluoj.

En la maro ne estiĝas flosantaj insuloj el organika materialo pro la granda ondado. Oni povas rigardi flosanta insulo tiujn glaciajn derompaĵojn de glacirando ĉe Arkto / Antarkto, kiuj atingas eĉ grandecon de vera plurkilometra insulo.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiaj insuloj estiĝas per kunkolektiĝo (ofte post naturkatastrofo) de vegetaĵoj, arbotrunkoj kaj similaĵoj, kiuj havas malpli da specifa pezo ol akvo. Tiun aron de mortaj vegetaĵoj ofte kunplektas kaj kuntenas vivantaj plantoj kaj post iom da tempo aperas eĉ arbustoj, arbetoj. La flosanta insulo malaperas, se la struktura vegeta skeleto putriĝas, peziĝas.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

En la greka mitologio estis Deloso originale flosanta insulo. Je postulo de Hera, Leto ne rajtis naski sur la kontinento kaj tiel ŝi naskis siajn infanojn Apollon kaj Artemis pro tio sur Ortygia (pli poste "Delos"). Por danko faris Zeus (patro de la infanoj) la insulon (geografia) centro de Grekio.

La flosanta insulo de Aiolis estis vivloko de la greka ventodio Aiolos. Ĝi onidire flosis ĉe Sicilio.

Kelkaj flosantaj insuloj[redakti | redakti fonton]

  • Uros en Titikaka lago
La flosantaj insuloj sur Titikaka lago estas artefaritaj el plektita kano
Oni nomas hispane uros la arte konstruitajn flosantajn insulojn en Peruo sur la Lago Titikako, kiuj estas kunmetitaj el Totora-kano-plektaĵo. Tiaj insuloj estis konstruitaj originale en epoko, kiam la loĝantoj (la popolo uros) devis ankoraŭ batali kontraŭ la militemaj najbaroj, la inkaoj kaj „kolaanoj”. La loĝantoj parolas ankoraŭ nun la malnovajn lingvojn „keĉua” kaj ajmara. La flosantaj insuloj iĝis dumtempe turismaj celoj [1] kaj oni povas tie tranokti. [2]

Ne artefaritaj, sed naturdevenaj estas aliaj flosantaj insuloj, ekzemple tiuj, kiuj troviĝas sur lagoj en Germanio:

La flosanta insulo troviĝas ĉe Bad Salzungen. Ĝi verŝajne estiĝis post derompo de firma tero ĝi donas la nomon al la lago. Se la insulo atingos bordon – diras la superstiĉuloj - venos milito.
Sur la lago ĉe Schollene, proksime al Elbo en Sachsen-Anhalt. En 1934 simila insulo iĝis protektita kiel naturmonumento.
Sur la lago Eta Arber-lago, en Bavaria arbaro en alto de 918 m ekzistas tri flosantaj herboinsuloj. Pro la ŝvelo de la lago venis en la lagon lignopecoj, trunkoj, el kiuj estiĝis la 1,5 m ĝis 3,5 m dikaj insuloj. Sur la insuloj kreskas marĉaj plantoj kaj arbetoj. La lago kun la insuloj iĝis en 1959 naturprotekta areo.

Flosantaj insuloj en diversaj medioj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • junulara libro de James Krüss Die glücklichen Inseln hinter dem Winde (La feliĉaj insuloj malantaŭ la vento)
  • junulara libro de Michael Ende Jim Knopf und Lukas der Lokomotivführer" (Jim Knopf kaj Lukas, la lokomotivestro)

Filmo[redakti | redakti fonton]

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]