Rolf von Sydow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolf von Sydow
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1924 (1924-06-18)
en Wiesbaden
Morto 16-an de junio 2019 (2019-06-16) (94-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto • reĝisoro • aktoro
vdr

Rolf von Sydow (* 18-an de junio 1924 en Wiesbaden kaj mortis la 16-a de junio 2019) estis germana reĝisoro kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro devenis el la malnova brandenburgia nobela familio Sydow, lia patrino estis duonjuda. Pro tio li ne povis realigi post la abituro en la jaro 1942 sian deziron el la infaneco, fariĝi oficiro aŭ diplomato. Li servis tamen ne-rekonate ĝis 1944 kiel tankoŝoforo en la armeo de Hitler, estis plurfoje vundita kaj distingita per altrangaj ordenoj.

En 1947 li komencis sian karieron kiel aktoro kaj reĝihelpisto ĉe la teatrejo en Coburg, antaŭ ol li iris al RIAS, radiostacio de la usona okupoarmeo en Berlino, kie li fariĝis radiodramo-reĝisoro. Dum la sekvaj jaroj li fariĝis konata kiel reĝisoro de multnombro da kinofilmoj, teatro- kaj televidoproduktaĵoj, ekz. de krimfilmoj de Francis Durbridge kiel la triparta Wie ein Blitz (1970) kaj Das Messer (1971) same kiel de filmadoj de kelkaj romanoj de Rosamunde Pilcher aŭ de la televidserio Zwei Münchner in Hamburg.

En la jaro 1983 li publikigis sian romanon Angst zu atmen [Timo spiri], en kiu li priskribis sian junaĝon dum la tempo de la naziismo. Kompletige al tio aperis en la jaro aŭdlibro kun eltiraĵoj de lia romano, kiujn laŭtlegas la verkisto mem.

Kiam Rolf von Sydow mortis li loĝis kun sia tria edzino en Berlino.

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Libro

Aŭdlibro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]