Natalia Cigliuti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia Cigliuti
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1978 (1978-09-06) (45-jaraĝa)
en Montevideo
Etno Hispanameriko vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoUrugvajo vd
Alma mater Crescenta Valley High School vd
Familio
Edz(in)o Matt Passmore • Rob Rizzo vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • voĉaktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1993– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Natalia Cigliuti (naskiĝis la 6-an de septembro, 1978 en Novjorko, Usono) estas usona aktorino, plej konata pro ŝia rolo kiel Lindsay Warner en Saved by the Bell: The New Class kaj kiel Anita Santos Warner en la sapopero All My Children.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis sian karieron en la aĝo de 14 post kiam loka talentagentejo malkovris ŝin ĉe modprezentado. En la aĝo de 15, ŝi akiris sian unuan serion, ludante rolon de Lindsay Warner en Saved by the Bell: The New Class. Tio helpis ŝin al plia televida laboro, inkluzive de ĉefrolon en Pacific Palisades, Beverly Hills, 90210, Odd Man Out, The Random Years kaj multaj gastaperoj en programoj kiel CSI: Crime Scene Investigation.

Cigliuti ekludis en All My Children en februaro 2004, ludante la rolon de Anita Santos. Ŝi forlasis la serion en marto de 2006 kaj ekludis en alia serio kiel Raising the Bar.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Cigliuti vivas en Novjorko, Rod-Insulo kaj Kalifornio. Ŝi parolas flue la hispanan.

La 24-an de julio 2004, Cigliuti geedziĝis kun Rob Rizzo. Ilia unua infano, filo nomita Kaden Robert Rizzo, estis naskita la 2-an de julio 2005.