Zbyszek Godlewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zbyszek GODLEWSKI, ĝuste Zbigniew Eugeniusz Godlewski (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1952 en Zielona Góra, murdita la 17-an de decembro 1970 en Gdynia) – laboristo de Ŝipfarejo Gdynia, mortigita dum decembra masakro. Estas simbolo de la viktimoj de Decembro 1970. Pri lia morto traktas Balado pri Janek Wiśniewski, kantata de Kazik Staszewski (unu el popularaj polaj antaŭnomoj kaj nomoj).

Morto[redakti | redakti fonton]

Zbyszek Godlewski estis mortpafita la 17-an de decembro de la soldatoj de Popola Pola Armeo, kies ĉefa komandanto estis ministro de nacia defendo generalo Wojciech Jaruzelski. Enteriga ceremonio okazis - sen montro de la kadavro al la familio - nokte de la 18/19-a de decembro en tombejo en Gdańsk-Oliwa. En 1971 pro klopodo de la familio transportita al tombejo en Elbląg.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Post la falo de komunismo en Pollando unu el la stratoj de lia urbo Elbląg oni nomis memore al li. Same oni faris en Zielona Góra, kie li naskiĝis kaj pasigis la lastan libertempon de sia vivo.

Prezidanto Lech Kaczyński la 17-an de decembro 2008 distingis lin postmorte per Ora Merit-Kruco.

En 2011 aperis memoriga pola filmo Czarny czwartek (Nigra Ĵaŭdo) reĝisorita de Antoni Krauze.