Annie Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annie Fischer
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1914 (1914-07-05)
en Budapeŝto
Morto 10-an de aprilo 1995 (1995-04-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Sándor Fischer
Edz(in)o Aladár Tóth
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto • komponistopianisto
vdr

Annie FISCHER [ani fiŝer], hungare Fischer Annie estis hungara pianisto.

Annie Fischer naskiĝis la 5-an de julio 1914 en Budapeŝto, kaj mortis la 10-an de aprilo 1995 en la sama urbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Annie Fischer studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo kaj la debuta koncerto okazis en 1924. Post 2 jaroj ŝi jam koncertis en Svislando. Ŝi atingis la unuan lokon en Budapeŝto en internacia pianista konkurso en 1933. En 1937 ŝi edziniĝis al Aladár Tóth. Dum la 2-a mondmilito la geedza paro rifuĝis al Svedio, ĉar ŝi estis judino. Ili hejmenvenis en 1946. Poste ŝi ofte koncertis en Britio, Nederlando, Francio, Svislando kaj en 1961 en Usono. Ŝi neniam instruis, sed ofte ŝi donis konsilojn al gejunuloj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1949, 1955 kaj 1965.