Tom Zé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Zé
Tom Zé en San-Paŭlo, 2007
Tom Zé en San-Paŭlo, 2007
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1936 (1936-10-11) (87-jaraĝa)
en Irará
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Amkunulo Gal Costa
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.tomze.com.br
vdr

Tom Zé (* 11-an de oktobro 1936 en Irará, Bahio kiel Antônio José Santana Martins) estas brazila kantverkisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zé alkreskis en la urbeto Irará, Bahio, en la nordorienta "Sertão". Post universitata ekzameno ĉe la altlernejo por muziko en Salvador de Bahio Zé transloĝiĝis al San-Paŭlo, kie li komencis sian muzikistan karieron. En siaj fruaj verkoj li pritraktis siajn impresojn pri urbego el la vidpunkto de simpla civitano el la malriĉa nordoriento de la lando.

Influate per la "tropicalismo"-movado Zé kunverkis, krom Caetano Veloso, Gilberto Gil, Gal Costa, Os Mutantes, kaj Nara Leão, la albumon "Tropicália ou Panis et Circensis" (1968). En la jaro 1968 Zé ektenis la unuan rangon de la 4-a festivalo por populara brazila muziko per la kanto "São, São Paulo, Meu Amor".Dum kiam .la aliaj muzikistoj poste havis grandan sukceson, Zé plejparte retiriĝis en la 70-aj kaj 80-aj jaroj.

Per sia muziko li ĉiam restis fidela al la eksperimentemaj kaj dadaismaj impulsoj de la tropikalismo-movado, kiun li mem kun-enkondukis, aparte per sia nekutima instrumentado (kiel polvosuĉilo kaj skribmaŝino). Muzike li ĉerpas el la fontoj sambo, bosanovo, brazila popolmuziko, foroo kaj de rokenrolo. Liajn verkojn multaj pioniraj komponistoj ŝatas pro ĝia dissonado, plurtonaleco kaj nekutimaj tonaloj.

En la fruaj 1990-aj jaroj la laboro de Zé travivis novan instigon per muzikisto David Byrne, kiam ĉi tiu malkovris lian albumon "Estudando o Samba" el 1975 dum vojaĝo al Rio-de-Ĵanejro. Byrne publikigis post tio kompilaĵon de la verkaro de Zé kaj du kromajn albumojn per sia diskeldonejo Luaka Bop. Ritmenblusa kantisto Amerie uzis por sia kanto "Take Control" gitaran ripetfrazon el la kanto "Jimmy, Renda-se" de Zé. Dum la 1990-aj jaroj Zé krome komponis la muzikon por la baleto de la ensemblo "Grupo Corpo".

Citaĵo: "Mi ne faras arton, mi faras parolatan kaj kantatan ĵurnalismon."[1]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Studioalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1968 Grande Liquidação - Rozemblit
  • 1970 Tom Zé - RGE
  • 1972 Tom Zé - Continental (relançado em 1984 como Se o Caso é Chorar)
  • 1973 Todos os Olhos - Continental
  • 1976 Estudando o Samba - Continental
  • 1978 Correio da Estação do Brás - Continental
  • 1984 Nave Maria - RGE
  • 1990 Cantando com a Plateia
  • 1992 The Hips of Tradition - Luaka Bop/Warner Bros
  • 1997 Parabelo - Trilha sonora da Cia. de Dança Grupo Corpo (com Zé Miguel Wisnik)- Continental/Warner Music
  • 1998 No Jardim da Política
  • 1998 Com Defeito de Fabricação - Luaka Bop/WEA
  • 2000 Jogos de Armar (Faça Você Mesmo) - Trama
  • 2002 Santagustin - Trama
  • 2002 20 preferidas - Trama
  • 2003 Imprensa Cantada - Trama
  • 2003 Jogos de Armar - Trama
  • 2005 Estudando o Pagode-Segregamulher e Amor - Trama
  • 2006 Danç-Êh-Sá - Pós-Canção/Dança dos Herdeiros do Sacrifício/7 Caymianas para o Fim da Canção - Tratore
  • 2008 "Estudando a Bossa" - Biscoito Fino
  • 2010 Pirulito da Ciência" - Biscoito Fino

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 The Best of Tom Zé - Luaka Bop/Warner Bros
  • 1994 Tom Zé - Warner

Kunverkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1968 Tropicália ou Panis et Circensis - Philips
  • 2002 Eu Vim da Bahia - BMG Brasil

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]