Costa Concordia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Costa Concordia
La Costa Concordia ankrita en Pireo (Grekio)
La Costa Concordia ankrita en Pireo (Grekio)
Bazaj indikoj
La Costa Concordia ankrita en Pireo (Grekio)
Tipo: Krozoŝipo
Klaso: Concordia
Posedanto: Costa Crociere
Hejma haveno: Ĝenovo (Italio)
Numero de korpo: 9320544
Mendita: 19-a de januaro 2004
Surigita sur akvon: 2-a de septembro 2005
Donita en servon: julio 2006
Sorto:
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 114 500
Longo: 290 m.
Larĝo: 36 m.
vdr

Costa Concordia estis krozoŝipo de la itala krozfirmao Costa Crociere kaj de la krozŝipa klaso Concordia. Ĝi estis liverita al Costa Crociere en 2006, kaj strukture estis konstruita laŭ la sama modelo kiel fratinaj Costa Pacifica, Costa SerenaCosta Favolosa.

La Costa Concordia ĉefe plenumis krozadojn tra la Mediteranea Maro. Ĝi rompiĝis la 13-an de januaro 2012 (vidu vendredo la 13-a kaj dektrifobio) proksime al la itala insulo Isola del Giglio, kaŭzante 30 mortojn kaj malaperon de du homoj neniam retrovitaj.

La kapitano de la ŝipo Francesco Schettino estis kondamnita per enprizonigo de dekses jaroj kaj unu monato.

Damaĝo post la kolizio
Post la kolizio


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]