Isola del Giglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Isola del Giglio
Isola del Giglio
It giglio.svg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Tuscany.svg Toskanio (2005)
Provinco GR Groseto (2005)
Geografia situo 42° 22′ N, 10° 54′ O42.36583333333310.901944444444Koordinatoj: 42° 22′ N, 10° 54′ O
Alto super marnivelo 405 (Giglio Castello) m
Areo 23,80 (2005) km²
Loĝantaro 1426 (2017)
Loĝdenso 59 (2017) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Isola di Giannutri, Giglio Castello, Giglio Porto kaj Giglio Campese (2005)
Najbaraj komunumoj
Patrono Sankta Mamiliano de Palermo
Festa tago 15-a de septembro (2005)
Nomo de loĝantoj (itale) gigliesi
Poŝtkodo 58012 (Castello), 58013 (Giglio Porto), 58010 (Giglio Campese) (2005)
Imposta kodo E348 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 053012 (2005)
Telefona prefikso 0564 (2005)
Retpaĝo
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Isola del Giglio ('izola del'dʒiʎo) estas komunumo de Italio, en la Tirena maro fronte de suda Toskanio.

Ĝi ampleksas la samnoman insulon kaj la insuleton Giannutri. La precipaj vilaĝoj estas sur insulo Giglio kaj nomiĝas Giglio Porto, Giglio Castello kaj Giglio Campese.

Je la 13-a de januaro 2012 ĉe la insulo okazis la katastrofo pri la (plezur)krozoŝipo Costa Concordia.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo en la itala signifas "insulo de la lilio".

Tamen ĝi ne devenas el la latina lilium, sed el la greka αιγύλιον (kapro, kapreto). Dum la tempo de Romio, la insulo estis nomata IgiliumCapraria (= "riĉa je kaproj", simile al alia insulo hodiaŭ nomata Capraia).[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Giglio, longa iom malpli ol 10km, konsistas ĉefe el plutonitoj estigantaj montetojn longajn kaj mallarĝajn, altajn nur ĝis 496m. Apud la maro estas plaĝetoj, sed pli abundas rokoj kaj klifoj.

La apuda insulo Giannutri, male, estas kalkoŝtona kaj preskaŭ ebena. Ĝi longas nur ĉ.3 km kaj estas preskaŭ senhoma.

Ekde 1996 la insuloj Giglio kaj Giannutri estas parto de la Nacia Parko de la Toskana Insularo.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plinio la Maljuna. Naturalis Historia, III, 81 (latine). Alirita 2018-12-09.