Sargono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sargono
Reĝo de Akado
Regado ĉ. inter 2334 kaj 2279 a.K.
Sekvanto Rimuŝ
Ceteraj titoloj Reĝo de Kish, Lagash, Umma, Uruk, superulo de Sumer, Elam, Mari, kaj Yarmuti.
Persona informo
Naskonomo Naskonomo nekonata; regna nomo estis Šarru-kin
Naskiĝo cca. 2300 a.K.
en Azupiranu, Mezopotamio (?)
Morto cca. 2215 a.K.
en Akado, Mezopotamio (?)
Familio
Dinastio Akada dinastio
Patro La'ibum
Patrino nekonata
Edz(in)o Taŝlultum
Infanoj Enheduanna, Rimuŝ, Maniŝtuŝu, Ibarum kaj Abaiŝ-Takal
Profesio
Okupo suvereno • akvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sargono estis reĝo de antikva Mezopotamio, regis verŝajne inter 2334 kaj 2279 a.K. Lia plena nomo estis Sargono de Akado, laŭ regno de li fondita. La famo de Sargono estas miksita kun multnombraj okazaĵoj el legendoj. Li regis sufiĉe longe - ĉirkaŭ 56 jarojn, fondis la unuan ŝemidan dinastion en la regiono kaj estas kreanto de militista tradicio de Mezopotamio.

Estas evidente, ke Sargono estis unu el la plej fortaj regnestroj de la mondo de tiuj tempoj. Sargono kaj liaj posteuloj regis pli ol 120 jarojn.

Laŭ tradicio lia plej fama filino estis la fama poetino Enheduanna.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.