Sándor Rideg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Rideg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1903 (1903-02-12)
en Törtel
Morto 8-an de februaro 1966 (1966-02-08) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor RIDEG [ŝAndor], hungare Rideg Sándor, Esperante Aleksandro Rideg estis hungara verkisto.

Sándor Rideg naskiĝis la 12-an de februaro 1903 en Törtel. Li mortis la 8-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Rideg frekventis nur bazlernejon, poste li eklaboris, kiel ĉevalisto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis soldato, baldaŭe laboristo. En 1925 li aliĝis al la socialdemokratoj, kie li havis postenon. En 1931 li komencis sian karieron, tiam liaj noveloj aperis en revuoj. En 1944 li estis deportita. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Indul a bakterház (Ekiras la gardistodomo), debuta, furora romano kaj ĉefverko, 1939, 1943
  • Tűzpróba (Fajroprovo), romano, 1949
  • Tizenkét lépcsőfok (12 da ŝtuparetoj), etromano, 1954
  • A szegény ember és az ördög (La malriĉulo kaj la diablo), fabelo, 1957
  • Kristóf rózsafái (Rozujo de Kristóf), romano, 1960
  • Hűvös csillagok alatt (Sub malvarmaj steloj), novelo, 1965

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio