Sándor Pécsi
Aspekto
Sándor Pécsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1922 en Sajószentpéter |
Morto | 4-an de novembro 1972 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 27-2-54 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1944) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sándor PÉCSI [ŝAndor pEĉi], hungare Pécsi Sándor, Esperante Aleksandro Pécsi estis elstara hungara aktoro.
Sándor Pécsi naskiĝis la 18-an de marto 1922, Sajószentpéter - mortis la 4-an de novembro 1972, Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Pécsi frekventis lernejon en Sárospatak, poste li studis en aktora akademio en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1944 en Nacia Teatro (Miskolc). Ekde 1948 li estis ano de Teatro Madách. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj en 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- lernejo en Sajószentpéter
- teatreto en Harsány
Roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 54 filmoj inter 1948-1972, ekzemple Erkel (Ferenc Erkel), 1952; Liliomfi, 1954; Rokonok (Parencoj), 1954; En uniformo, 1957; Szent Péter esernyője (Ombrelo de Sankta Petro), 1958; A Pál utcai fiúk (Filoj de la Paŭlo-strato), 1969
- 9 televiziaj filmoj inter 1964-1973, ekzemple La nigra urbo (filmo), 1971; Jó estét nyár, jó estét szerelem (Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo), 1972
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamlet; Zsigmond Móricz: Rokonok (Parencoj)