Éva Marton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Éva Marton, hungare Marton Éva, Esperante Evo Marton estas hungara operokantistino (koloratursoprano).

Éva Marton naskiĝis la 18-an de junio 1943, Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Marton frekventis muzikan akademion, poste tuj ŝi komencis sian karieron en 1968 en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj ŝi ricevis eĉ ĉefrolojn. En 1972 ŝi debutis en eksterlando, unue en Germanio, poste en Italio. En 1976 ŝi kantis en Novjorko, kie resume ŝi rolis en 93 operoj. Ŝi kantis kune kun Plácido Domingo, José Carreras kaj aliaj. Ekde 2005 ŝi havas altan postenon en Muzika Universitato de Budapeŝto. Ŝi ofte faras diskojn kaj CD-ojn, sed ŝi finis la kantadon en 2008. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Ŝia repertuaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]