Thomas Kinkade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Kinkade
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1958 (1958-01-19)
en Sakramento
Morto 6-an de aprilo 2012 (2012-04-06) (54-jaraĝa)
en Monte Sereno
Mortokialo trodozo
Tombo Madronia Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Art Center College of Design • El Dorado High School
Okupo
Okupo pentristo • verkisto
TTT
Retejo http://www.thomaskinkade.com
vdr

Thomas KINKADE (naskiĝis 19-an de januaro 1958 en Sacramento, Kalifornio - mortis la 6-an de aprilo 2012 en Los Gatos, Kalifornio) estis usona pentristo. Li nomis sin "Thomas Kinkade, Painter of Light" (Pentristo de la Lumo). Kritikistoj taksis liajn pentraĵojn kiĉoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kinkade plenkreskis en urbeto Placerville, Kalifornio kaj frekventis mezlernejon ĝis 1976, poste studis en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj Art Center College of Design en Pasadena.

Li geedziĝis en 1982 kun Nanette, kun kiu li havis kvar filinojn. Li sukcese konstruis imagon de profunde kredanta kristano, kiu vivas por sia familio. Li preskaŭ ĉiam aldonis al la pentraĵoj monogramojn de la edzino aŭ la filinoj.

Evidentiĝis nur post lia morto por liaj ŝatantoj, ke jam en 2010, lia edzino komencis proceson de divorco, forlasis lin kaj translokiĝis en Aŭstralion kun la filinoj. Li vivis en la lastaj 18 monatoj kun amatino Amy Pinto, kaj konsumis forte alkoholaĵon.

Li pentris ŝablonajn, kiĉajn temojn (arbaro kun kabano, preĝejo kun kruco ks.). La pentraĵoj ĉiam estas helaj, tiel donante feliĉecon, lumon al la loĝejoj, laŭ sia filozofio. Laŭ kelkaj taksoj, la kopiaĵoj de liaj pentraĵoj estas troveblaj en ĉiu 20-a loĝejo de Usono, precipe en la provincaj, religiaj regionoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]