Jelec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jelec
urbo • setlejo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 399770–399788
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 349  (2018) [+]
Loĝdenso 1 477 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 37′ N, 38° 28′ O (mapo)52.61666666666738.466666666667Koordinatoj: 52° 37′ N, 38° 28′ O (mapo) [+]
Alto 140 m [+]
Areo 70,67 km² (7 067 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Jelec (Lipecka provinco)
Jelec (Lipecka provinco)
DEC
Jelec
Jelec
Situo de Jelec
Jelec (Rusio)
Jelec (Rusio)
DEC
Jelec
Jelec
Situo de Jelec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yelets [+]
vdr

Jelec (ruse Елец) estas urbo en eŭropa parto de Rusio. La urbo apartenas al la Lipecka provinco.

  • Loĝantaro:

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 42415.

La urbo estis fondita en jaro 1146.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1778.

La interurba telefona kodo estas 47467, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 52°37' norde, longitudo 38°31' oriente.

La urbo estas sur bordoj de rivero Sosna (Сосна) (kiu dedekstre enenfluas en riveron Don (Дон)).

En la urbo estas fervoja stacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue menciita en rusaj kronikoj en la jaro 1146, la urbo estas unu el la plej antikvaj en Rusio.

En 1395 Jelec, tiam ĉelima urbeto, estis atakita fare de la armeo de Tamerlan. La batalo ĉe Jelec konvinkis la azian konkeranton rifuzi de milita pluiro al Rusio.

Kelkfoje ruinigita, la fortikaĵo estis restarigita en la jaro 1592 samtempe kun la ceteraj fortikaĵoj de la suda limo.

Dum la Granda Patria Milito Jelec estis okupita de nazioj inter la 4-a kaj la 9-a de decembro 1941 kaj liberigita dum la Jeleca ofensivo (parto de la granda Moskva batalo).

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas relative aktiva Esperanto-movado, nemalofte okazas tut-rusiaj E-aranĝoj (StRIGO, RET ka.). Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.