Aerteleskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravuraĵo de la aerteleskopo Huygens de 66 metroj de etendo montras la okulariajn kaj objektivajn muntumojn kaj la kuploŝnuron.

Aerteleskopo estas tipo de refraktoro kun tre longa fokusdistanco, kiu ne uzis tubon.[1] Kontraŭe, la optikan objektivon muntis al stango, arbo, turo, konstruaĵo aŭ alia strukturo per meĥanika globartiko. La observinto staris kaj tenis la okularion, kiun konektis al la objektivo per ŝnuro aŭ kuplostango. La observinto firme streĉis la ŝnuron kaj manovrigis la okularion por celi la teleskopon al ĉielaj objektoj. Ĉi tiun teleskoptipon eble estigis la nederlanda matematikisto, astronomo kaj fizikisto Christiaan Huygens kaj sia pli aĝa frato, la ŝtatisto Constantijn Huygens la Juna, dum la dua duono de la 17-a jarcento.[2][3]

Elpensado kaj apliko[redakti | redakti fonton]

Tre longaj tubformaj teleskopoj[redakti | redakti fonton]

Ksilografaĵo de teleskopo de Johannes Hevelius de 20 centimetroj de diametro montras "tubon" faritan el ligno aĵura kaj dratstajoj, kiu havis fokusdistancon de 45 metroj limigi kromataberacion.

Teleskopoj kiuj konstruiĝis en la 17-a kaj la frua 18-a jarcento uzis unuopa-elementajn neakromatajn objektivlensojn kiuj permesis entrudemajn ĉielarkajn haloajn fenomenojn (kromatan aberacion) rezulte de la ne-unuformaj refraktaj proprecoj de unuopa-vitraj lensoj. Ĉi malbonigis la bildkvaliton kiujn ili liveris. Teleskopo-kreintoj de tiu epoko trovis ke objektivoj de tre longa fokusdistanco ne havis senteblan kromataberacion; la malĝustigan kromataberacion subkuŝigis la granda difrakta konturaro ĉe la fokuspunkto. Ili ankaŭ rimarkis ke, kiam oni duobligis la diametron de siaj objektivoj, oni devis kvarobligi la fokusdistancon de la objektivo (la fokusdistanco devis kvadratiĝi) por atingi la saman kvanton de minimuman kromataberacion.[4] Kiel la objektivo-diametro de tiuj refraktoroj pliiĝis por kolekti pli da lumo kaj apartigi pli subtilajn detalojn, iliaj fokusdistancoj proksimiĝis al 45 metroj. Krom havanta vere longajn tubojn, tiuj teleskopoj bezonis skafaldojn aŭ longajn mastojn kaj arganojn por apogi ilin. Ilia valoro kiel esploriloj estis minimumaj, ĉar la apoga framo kaj tubo de la teleskopo fleksis kaj vibris en la plej milda zefireto kaj foje kolapsis entute.[3][5]


Sentubaj aerteleskopoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1675 la fratoj Christiaan kaj Constantijn Huygens decidis akomodi iliajn objektivojn de tre longa fokusdistanco per forigi la tubon entute. En ilia "aera teleskopo", la objektivo, ene de mallonga fertubo, muntiĝis al girebla globartiko supre de alĝustebla masto. La okulario muntiĝis en alia mallonga tubo (kelkfoje sur stativo), kaj streĉita ŝnuro kuplis kaj alliniigis la du tubojn. Christiaan Huygens eldonis dezajnojn por tiuj sentubaj "aeraj teleskopoj" en sia libro Astroscopia Compendiaria (1684); oni atribuis la elpensadon al la fratoj Huygens,[2][3] kvankam similajn dezajnojn ankaŭ uzis Adrien Auzout, kaj iuj eĉ atribuis la ideon al Christopher Wren.[6]

Francesco Bianchini tenas la okulario-muntumon de aerteleskopo.

La fratoj Huygens ellaboris iuj inĝeniaj aranĝoj por celi tiuj "aeraj teleskopoj" ĉe objektoj videblaj en la nokta ĉielo. Oni povus direkti la teleskopon al brilaj objektoj kiel planedoj per serĉi bildojn projekcitajn sur blanka kartona disko aŭ sur oleita diafana paperekrano kaj tiam centri ilin en la okulario. Oni povus trovi la pli malfortajn objektojn per reflekti lumon de lampo, tenita en la mano de la observinto, el la objektivo, kaj tiam centri tiu reflektitan bildon sur la objekto. Aliajn caranĝaĵojn kun la sama celo priskribis Philippe de la Hire[7] kaj Nicolaas Hartsoeker.[8] La objektivoj por aerteleskopoj foje havis tre longaj fokusdistancoj. Christiaan Huygens asertis ke en 1686 la du fratoj faris objektivojn de 20 cm kaj 22 cm de diametro kaj 52 m kaj 64 m de fokusdistanco, respektive. Constantijn Huygens la Juna prezentis objektivon de 19 cm de diametro kaj 37,5 m de fokusdistanco[9] al la Reĝa Societo de Londono en 1690.[9] Adrien Auzout kaj aliaj faris teleskopojn ekde 90 m ĝis 180 m de fokusdistancoj, kaj Auzout proponis grandegan aerteleskopon de 300 m de longo, ke li uzus "observi bestojn sur la luno."[10]

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo de Pariza Observatorio en la komenco de la 18-a jarcento montras la lignan Marly-Turon dekstre.

La franca-itala astronomo Giovanni Domenico Cassini instigis la movon, al la Pariza Observatorio, de la ligna Marly-Turo — kio, kiel parto de la maŝino de Marly, origine levis akvon por la fontanoj kaj reflektantaj basenoj ĉe la ĝardenoj de la Versajlokastelo. Sur tiun turon li muntis longajn, tubformajn teleskopojn kaj la objektivojn de aerteleskopoj, kiujn konstruis la itala optikisto Giuseppe Campani.[5] En 1684 Cassini utiligis aerteleskopon eltrovi Dionon kaj Tetison, du satelitojn de Saturno.[11] En 1722 la angla astronomo James Bradley mezuris la diametron de Venuso kun aerteleskopo kies objektivo havis fokusdistanco de 65 m.[12] En Romo, Francesco Bianchini provis mapi la surfacon de tiu sama planedo kaj dedukti la rotacian periodon en 1726 uzante 6.6-cm aerteleskopo de 30 metroj de fokusdistanco.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert VAN HELDEN, "The Telescope", 1995, The Galileo Project ("La Galileoprojekto"): "Tial, post 1675, astronomoj forigis la teleskopan tubon. La objektivo estis muntita al konstruaĵo aŭ stango per meĥanika globartiko kaj estis celita per ŝnuro...." Aliris la 4-an de aŭgusto 2012.
  2. 2,0 2,1 Henry C. KING, The history of the telescope ("La historio de la teleskopo"), 2003. ISBN 978-0-486-43265-6
  3. 3,0 3,1 3,2 Norriss S. HETHERINGTON kaj W. Patrick McCRAY, The First Telescopes Arkivigite je 2008-04-09 per la retarkivo Wayback Machine ("La unuaj teleskopoj"), 2012, en Cosmic Journey: A History of Scientific Cosmology ("Kosma vojaĝo: Historio de scienca kosmologio"), Center for History of Physics. Aliris la 4-an de aŭgusto 2012.
  4. Galileo's telescope - Chromatic aberration ("Galileo-teleskopo - kromata aberacio"), Museo Galileo, Istituto e Museo di Storia della Scienza, Florenco. Aliris la 4-an de aŭgusto 2012.
  5. 5,0 5,1 How Telescopes Improved Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine ("Kiel teleskopoj Pliboniĝis"), History of Telescopes, Cartage. Aliris la 4-an de aŭgusto 2012.
  6. A. E. BELL, Christian Huygens and the Development of Science in the Seventeenth Century ("Christian Huygens kaj la disvolviĝo de scienco en la deksepa jarcento"), 1947, London: Edward Arnold & Co., p. 56: "La plej grandaj teleskopoj uzitaj en ĉi tiu momento estis de la tipo nun konata kiel aeraj teleskopoj de Huygens, sed ne estas certe ke ĝi estigis la ideon aŭ deziris preni ĝin kiel sian propran. Auzout uzis aeran teleskopon kaj ellaboris sian propran metodon vicigi la lensojn; en Anglio la sugeston vaste atribuis al Wren."
  7. Mém. de l'Acad., 1715
  8. Miscel. Berol., 1710, vol. i. p. 261
  9. Paul SCHLYTER, Largest optical telescopes of the world ("La plej grandaj optika-teleskopoj de la mondo")
  10. Mark PENDERGRAST, "The 600-foot telescope and monstrous insects" ("La 600-futo teleskopo kaj monstraj insektoj") en Mirror, Mirror: A History of the Human Love Affair with Reflection ("Spegulo, spegulo: Historio de la homa amafero kun reflekteco"), Basic Books, 2003, p. 97. ISBN 0465054714
  11. Fred W. PRICE, The planet observer's handbook ("Manlibro por planeda observanto"), Cambridge University Press (2000), p. 279. ISBN 978-0-521-78981-3
  12. Tiu alineo adaptiĝas el la Encyclopædia Britannica, 1888 eldono.
  13. Patrick MOORE, The Mapping of Venus ("La mapado de Venuso"), februaro 1985, Journal of the British Astronomical Association Vol. 95, No. 2, p. 50