Saltu al enhavo

Koncepto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncepto
variable-order class (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
abstrakta objekto • prezento • social object • semantika unuo • mensa prezento • kapablo
v • d • r
Kreante ampleksan koncepton kiel arbo, oni trovas similecojn inter malsamaj ekzemploj, kaj kreas pensadon je pli alta nivelo.

Koncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ekzistaĵo, kiu servas por nomi kategorion aŭ aron da ekzistaĵoj. Koncepto estas ero de propozicio same kiel vorto estas ero de frazo. Koncepto estas abstrakta, ĉar ĝi maskas la diferencojn inter la objektoj en sia ekstensio, traktante ilin kvazaŭ ili estus samaj. Koncepto estas universala, ĉar ĝi same aplikeblas al ĉiuj objektoj en sia ekstensio.

Konceptoj portas signifon. Unu koncepto povas esti esprimata per diversaj vortoj. Ekzemple la esperantaj vortoj malsanulejo kaj hospitalo esprimas la saman koncepton, kaj ankaŭ la germana Krankenhaus kaj la svahila hospitali esprimas tiun saman koncepton. La fakto, ke konceptoj ne dependas de la lingvo, ebligas tradukadon. Vortoj signifas la samon, se kaj nur se ili esprimas la saman koncepton.

Komparu kun

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]