Gretchen am Spinnrade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notoj de la unua paĝo
Presaĵo de la sceno de Goethe

Gretchen am Spinnrade estas lido de Franz Schubert el la jaro 1814. Ĝi baziĝas sur sceno el la tragedio Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe. Schubert publikigis gin en 1821 kiel verknumero 2 (D 118). Gretchen am Spinnrade estas krom la muzikigo de la balado Erlkönig unu el liaj unuaj sukcesaj lidoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Gretchen kantas dum la ŝpinado kaj pensas pri ĉiuj siaj interparoladoj kun Faŭsto.

Ĉi tiu lido estas verkita en rondeloformo (ABACADA). La akompanado imitas la radŝpinilon per daŭre turniĝaj sesdekononotaj figuroj de la dekstra mano, en la maldekstra mano oni aŭdas kvazaŭe la piedon, tretantan la pedalon por la inercirado, el kio rezultas reage sur la teksto akceloj kaj malakceloj, kiuj montras la eksciton aŭ malatenton de Gretchen. Samtempe la akompanado ankaŭ sonprentre respegulas la maltrankvilon de Gretchen („Meine Ruh ist hin“ - mia trankvilo estas for) kaj ties maldekstra mano ŝian batan koron. Je la supro de la peco haltas la piano, kiam Gretchen subite estas distrata per la penso pri la kiso de Faŭsto. Poste Gretchen denove komencas turni la inerciradon kaj ŝpini.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkindaj sonregistraĵoj ekzistas de

  • Elly Ameling kaj Jörg Demus
  • Elly Ameling kaj Dalton Baldwin
  • Barbara Bonney kaj Geoffrey Parsons
  • Janet Baker kaj Gerald Moore.
  • Nina Hagen, Street CD, 1991, sub la titolo Gretchen
  • Anne Sofie von Otter, Schubert-Lieder kun orkestro, akompanata de la Ĉambrorkestro de Eŭropo sub Claudio Abbado.

Pliaj rimarkindaj sonregistraĵoj devenas interalie de Kathleen Ferrier, Renée Fleming, Christa Ludwig, Gundula Janowitz, Jessye Norman, Irmgard Seefried, Elisabeth Schumann, Lotte Lehmann, Rosette Anday kaj Elisabeth Schwarzkopf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]