Erlkönig (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Titolpaĝo de Erlkönig, manskribaĵo de Schubert

Erlkönig estas balado de Franz Schubert (Deutsch-Verzeichnis 328), kiu ekestis en 1815 dum nur unu tago. Post ĝia publikigo en 1821 ĝi estis unuafoje prezentata la 7-an de marto 1821 en Vieno.[1] La teksto de Erlkönig (elforeĝo) devenas de Johann Wolfgang von Goethe. La muzikigo estas por unu kantvoĉo kaj piano.

Enhavo de la baladoteksto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Moritz von Schwind

Dum ventega nokto patro rajdas, sian fileton en la brako, tra malhela arbaro. La infano kredas ekkoni en la mallumo la figuron de la Erlkönig (elforeĝo) kaj ektimas. La patro trankviligas sian filon: kion li vidas, estas nur nebulstrio. Sed la fantoma figuro ne plu malkaptas la infanon. Per delogaj vortoj Erlkönig petas la plaĉan knabon, veni kun li en lian regnon kaj lasi sin dorloti de liaj filinoj. La infano tamen fariĝas pli kaj pli maltrankvila. Denove la patro klopodas trovi por ties halucinoj naturan klarigon: ĉio estas nur la susuro de la folioj kaj la rebrilo de la maljunaj salikoj. Sed la vizio fariĝas pli kaj pli minaca, kaj la filo reagas pli kaj pli panike. Kiam la elforeĝo finfine volas perforte tirkapti la infanon, ankaŭ la patro perdas sian sinregon kaj provas atingi la hejman bienon, rajdante plejeble rapide. Sed tro malfrue – la infano en liaj brakoj estas morta.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas de Erlkönig tri malsamaj versioj por alta, meza kaj malalta kantvoĉa registro kun pianakompanaĵo. La originalo (por mezalta kantvoĉo) taras en la tonalo g-minora. Laŭĝenre Erlkönig estas klasifikebla kiel lido, kiu estas trakomponita. La tempoindiko tekstas rapida; nur en la lastaj du taktoj ĝi ŝanĝiĝas al andante.

Muzika interpretado[redakti | redakti fonton]

Al la sentoj, kiujn Schubert kompare kun la balado pli forte klarigas, apartenas: timo (alta registro de la kantvoĉo, rapidaj tonripetadoj, suspirmotivoj, disonancoj en la piano, t. 123-130), volupto de la Erlkönig (t. 64 melismo en la kantvoĉo, maĵortonalo, arpeĝoj en la piano), sopiro (kromatismo kaj decrescendo, t. 77sj.), eksciteco (ata registro de la kantvoĉo, mallongigitaj notvaloroj, supriĝa kromatismo, t. 97sj.), minaco (accelerando, tonripetadoj, t. 135sj.) kaj sento de ŝirmateco (t. 30sj, maĵoro, duonaj notoj en la kantvoĉo). Per la maĵorminora dualismo Schubert kontrastas la kontrauajn mondojn de Erlkönig kaj de patro kaj filo. La dramecon kaj streĉon de la balado Schubert ne nur muzike postsentas, sed eĉ intensigas, kion substrekas la plena paletro de dinamiko, la kreska agogiko, kromatismo kaj dominantaj septnaŭtaj akordoj en diversaj inversigoj, kiuj efikis timekscitaj sur la samtempanoj de Schubert.[2] Tipaj distingiloj por la muziko de la romantismo estas la virtuozeco (rapidaj ripetataj oktoj en la piano), la forta esprimpovo, la elĉerpado de la muzika bendlarĝo, la formado de la streĉo kaj la kontraŭstarigo de sonĝomondo kaj fantazio al realeco kaj racio.

Subdivido[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

1) Taktoj 1-15: Piano-antaŭludo, kiu en la dekstra mano per ripetataj, akcentataj oktoj simbolas la „furiozan rajdon tra la nokto“[3] aŭ la korbaton de la nerva filo. La maldekstra mano ludas suprenirajn etajn gamojn kaj malsupren rompatajn trisonojn en g- kaj c-minoro.

2) Taktoj 16-57: Muzikigo de la 1- a kaj 2-a strofoj. La ekscitiĝon de la filo prezentas intervalsaltoj kiel kvintoj kaj sestoj. La patro trankviligas la filon, kion klarigas la malalta registro de la kantvoĉo.

3) Taktoj 58-72: Muzikigo de la 3-a strofo. La logadojn de Erlkönig kaj liaj flataĵojn postsentas la prezentinstrukcio dolce, maĵortonaloj, legato, subvoĉo kaj pli malgrandaj melismoj.

4) Taktoj 72-85: Muzikigo de la 4-a strofo. Timo kaj ekscitiĝo de la filo intensiĝas, kion muzike tradukas kromatismo, altigo de la kantvoĉo kaj plimallongiĝo de la notvaloroj.

5) Taktoj 86-96: Muzikigo de la 5-a strofo kaj denova priskribo de la mondo de Erlkönig. Jen intensiĝas la logado de Erlkönig. Krome Schubert rilatigas la vortojn kun la muzikigo, priskribante la dancadon de la filinoj de Erlkönig per dancecaj arpeĝoj en maĵoro.

6) Taktoj 97-116: Muzikigo de la 6-a strofo. La eksciteco de la filo kaj lia timo antaŭ Erlkönig respeguliĝas en kreska tonalto kaj kromatismo de la kantvoĉo same kiel en la diminuado de la notvaloroj. 7) Taktoj 117-131: Muzikigo de la 7-a strofo. La logado de Erlkönig fariĝas truda. Li minacas la knabon, kion karakterizas ripetitaj okonotrioloj, kromatismo, septakordoj kaj disonancoj (naŭtoj). La dinamiko intensiĝas al triobla forte en takto 123. La parto finiĝas per duobla streko kiel cezuro (t. 131).

8) Taktoj 132-147: Muzikigo de la 8-a strofo. Ankaŭ jen Schubert generas per la agogiko kaj la „furioza rajdistomotivo“[4] streĉon (akcelante). La tonalo A♭-majoro (napola sesto de g-minoro) ŝajne indikas repaciĝeman finon. Sed la espero montriĝas iluzia. La recitativo en la kantado, la fermato en takto 147 kaj la ŝanĝita tempoindiko andante klare konturigas la tradedion kaj la funebron pri la morto de la filo. Interesa ideo pri la formo devenas de Dietrich Fischer-Dieskau, kiu priskribas Erlkönig formale kiel rondelo.[5]

Akceptado[redakti | redakti fonton]

La multaj malplenaĵoj en la balado kaŭzis elstaran akceptadon fare de la komponistoj. Erlkönig estis muzikigita en la 18-a kaj 19-a jarcentoj ekzemple de Andreas Romberg (1793), Corona Schröter (1782), Gottlob Bachmann (1798/99), Max Eberwein (1826), Carl Loewe (1818), Johann Friedrich Reichardt (1794), Friedrich Methfessel (1805), Carl Friedrich Zelter (1797), August Engelberg (1841), Anselm Hüttenbrenner (1829), Bernhard Joseph Klein (1815/16), Václav Jan Křtitel Tomášek (1815) kaj Louis Spohr (1856). Al la muzikigoj de Erlkönig en la 20-a jarcento apartenas : Erlkönig de Hans Werner Henze. Orkestrofantazio pri la poemo de Goethe kaj la 1-a verko de Schubert (1997), la ĥormuzikoj de Tapani Länsiö (2002) kaj Huub de Lange (2004). Sur la kampo de aranĝaĵoj nomendas la pianotransskribaĵo de Franz Liszt laŭ la trakomponita lido de Schubert same kiel transverkado por soloviolono de Heinrich Wilhelm Ernst.

Kritiko kaj estimo[redakti | redakti fonton]

La instruiston de Schubert, Wenzel Ruzicka, ravis je Erlkönig aparte la disonancoj, kiujn li konsideris kiel „necesaj“ por taŭga tekstproksima muzikigo.[6] Jam la unua prezentado de la muzikigo en 1821 estis sukcesa; ekestis „freneza aplaŭdo de la multkapa publiko“,[7] kiel raportis Joseph von Spaun, unu el la ĉeestantoj. La multaj atestoj de la akcepto de la balado (literaturaj, muzikaj, artaj) montras la popularecon de la balado ekde ĝia ekesto ĝis nun. Dietrich Fischer-Dieskau ŝatas de la muzikigo la pianakompanaĵon, kiun li priskribas kiel „kompozicia apartaĵo“:[8] Gravaj motivoj kiel la ripetitaj oktoj aperas, kaj ekestas terura, streĉoplena etoso. krome Fischer-Dieskau laŭdas de la muzikigo la „grandiozan tragediecon“[9].

Interpretaĵoj[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe, oleopentraĵo de Joseph Karl Stieler
  • Theo Adam: Balladen. Eterna Collection Berlin Classics 2002
  • Ian Bostridge: 25 Lieder von Franz Schubert. Emi Classics 2006
  • Dietrich Fischer-Dieskau/Gerald Moore: Schubert-Lieder. Deutsche Grammophon Gesellschaft 2010
  • Hans Hotter/Gerald Moore: Lieder Recital 1956/57. Testament (Note 1 Musikvertrieb)2000
  • Anne Sophie von Otter: Schubert Lieder with Orchestra. Chamber orchestra of Europe. Claudio Abbado 2003
  • Thomas Quasthoff/Charles Spencer: Schubert. Goethe-Lieder. Rca Red Seal (Sony Music)1995
  • Heinrich Schlusnus: Erlkönig. Deutsche Grammophon Gesellschaft 1933
  • Elisso Wirssaladze: Schubert, Piano Sonate D850; Brahms, Piano Sonate No. 1; Liszt, Thee Etudes de Concert; Schubert, Moment Musicaŭ D780 No. 2; Schubert/Liszt, Der Erlkönig. Aufnahme London 1993. CD Verlag Classic Live

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Max Berghaus: Zauberlehrling, Erlkönig & Co. Berühmte deutsche Balladen spannend vertont. Brigg 2012

  • Werner-Joachim Düring: Erlkönig-Vertonungen. Eine historische und systematische Untersuchung. Bosse, Regensburg 1972 (Notoparto: 1977)
  • Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Munkeno 1976
  • Dietrich Fischer-Dieskau: Schubert und seine Lieder. Stutgarto 1996
  • Wilhelm Kühlmann: Die Nachtseite der Aufklärung. Goethes „Erlkönig“ im Lichte der zeitgenössischen Pädagogik (C. G. Salzmanns "Moralisches Elementarbuch") . En: Gesellige Vernunft (1993), pj. 145-157
  • Ann Willison Lemke: Von Goethe inspiriert. Lieder von Komponistinnen des 18. und 19. Jahrhunderts. Kassel 1999
  • Hans Joachim Moser: Das deutsche Lied seit Mozart. Berlin kaj Zuriko 1937
  • Werner Oehlmann: Reclams Liedführer. Stutgartp 1993
  • Norbert Schläbitz: Romantik in der Musik. Paderborn 2011
  • Franz Schubert: Gesänge für eine Singstimme mit Klavierbegleitung. Volumo 1, eldonita de Max Friedländer. Frankfurto kaj aliaj, sen jaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dietrich Fischer-Dieskau: Schubert und seine Lieder. Stutgarto 1996, p. 77
  2. Werner Oehlmann: Reclams Liedführer. Stutgarto 1993, p. 193
  3. Norbert Schläbitz: Romantik in der Musik. Paderborn 2011, p. 50
  4. Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Munkeno 1976
  5. Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Munkeno 1976, p. 66
  6. Dietrich Fischer-Dieskau: Schubert und seine Lieder. Stutgarto 1996, p. 78
  7. Dietrich Fischer-Dieskau: Schubert und seine Lieder. Stutgarto 1996, p. 79
  8. Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Munkeno 1976, p. 168
  9. Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Munkeno 1976, p. 68

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]