Peter Gabriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Gabriel
Persona informo
Naskonomo Peter Brian Gabriel
Naskiĝo 13-an de februaro 1950 (1950-02-13) (74-jaraĝa)
en Chobham
Lingvoj anglagermana
Loĝloko Box • Somerset
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Charterhouse School
Subskribo Peter Gabriel
Familio
Patro Ralph Parton Gabriel
Patrino Edith Irene Allen
Edz(in)o Jill Georgina Moore • Meabh Flynn
Amkunulo Rosanna ArquetteSinéad O'Connor
Infanoj Melanie Gabriel • Anna Marie Gabriel • Isaac Ralph Gabriel • Luc Gabriel
Okupo
Okupo kantistokomponisto • filmkomponisto • voĉisto • poeto • aktoro
TTT
Retejo https://petergabriel.com
vdr

Peter Brian Gabriel (naskiĝinta la 13an de februaro 1950) estas angla kantisto, muzikisto, kaj kantokomponisto kiu famiĝis ĉefe kiel ĉefa voĉisto (ĉefkantisto) kaj flutisto de la grupo de progresiva roko Genesis.[1] Post eliro el Genesis, Gabriel eniris sukcesan soloan karieron. Lia albumo de 1986 album, So, estis lia plej komerce sukcesa, kaj la plej sukcesa kanto de la albumo, nome "Sledgehammer", akiris premion MTV Awards en 1987, kaj tiu kanto estis la plej ludata muzikfilmeto en la historio de tiu stacio.

Peter Gabriel dum koncerto en Germanio en 2004.

Pli ĵuse, Gabriel dediĉis sin al produktado kaj helpo de mondmuziko (ekzemple pere de WOMAD) kaj al pionirado de cifereca distribuado de muziko. Li engaĝiĝis ankaŭ en diversaj humanitaraj kampanjoj. Gabriel ricevis diversajn muzikpremiojn laŭlonge de sia kariero, inkluzive de tri britaj premioj, ses Grammy-premioj, 13 MTV Video Music Awards kaj en 2007 la BMI Ikono ĉe la 57-jara BMI London Awards pro sia “influo sur generacioj de muzikistoj”[2][3].

Peter Gabriel estis la unua okcidenta kantisto kiu metis afrikajn artistojn samnivele kiel li mem kaj sen li tiuj artistoj neniam akirintus la konatecon kiun ili nun posedas en la okcidenta mondo[4].

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Peter Gabriel 1 (Car) (1977)
  • Peter Gabriel 2 (Scratch) (1978)
  • Peter Gabriel 3 (Melt) (1980) / Ein deutsches Album (1980)
  • Peter Gabriel 4 (Security) (1982) / Deutsches Album (1982)
  • Birdy (1985)
  • So (1986)
  • Passion: Music for The Last Temptation of Christ (1989)
  • Us (1992)
  • OVO (2000)
  • Long Walk Home: Music from the Rabbit-Proof Fence (2002)
  • Up (2002)
  • Scratch My Back (2010)
  • New Blood (2011)
  • i/o (2023)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Gabriel Biography Arkivigite je 2011-08-25 per la retarkivo Wayback Machine PeterGabriel.com
  2. Peter Gabriel Receives Top Honor at BMI London Awards. bmi.com. Alirita 2010-10-13.
  3. Past Winners: Peter Gabriel Grammy.com. Konsultita la 24an de novembro 2011
  4. (de) Biografio Angelique Kidjo, Laut.de