Gregorio la 6-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Gregorio la 6-a.
Gregorio la 6-a
(kontraŭ-) papo de la katolika eklezio
Pontifiko de majo 1012
ĝis decembro 1012 [#]
Antaŭulo Serĝo la 4-a (1012)
Sekvanto (samtempa papo) Benedikto la 8-a, elektita tuj post lia elektiĝo
Persona informo
Nacieco itala (familio Crescenzi)
Naskiĝo 1-an de januaro 1000 (1000-01-01)
Morto dato nekonata
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kontraŭpapo Gregorio la 6-a estis neoficiala papo de la katolika eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭpapo Gregorio la 6-a estis neoficiala papo de la katolika eklezio. Li tiel eksidiĝis sur la seĝo de Sankta Petro: post la morto de papo Serĝo la 4-a, "iu ulo Gregorio" ekoponis al la partio de la Tuskuloj (aŭ “Teofiloj”), kiuj estis kanonike nomumantaj papo Benedikton la 8-an, tuj antaŭe elektita papo kun la nomo de “Gregorio la 6-a”, subtenite de la nobelara familio de Krescencoj kiuj, per la influo de la patricio Johano Krescenco la 2-a kiu tuj poste mortis, eble sukcesis influi frakcion de elektantoj.

Dekomence li sukcesis forkurigi la ĵusan elektitan kanonikan papon, nome Benedikto la 8-a, sed neklaraj cirkonstancoj lin devigis forlasi Romon. Tiam Gregorio iris al Germanio (decembro 1012) kie li helpopetis al Henriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio. La imperiestro dekomence promesis konsidere pritrakti la kazon kaj kribri la kanonan leĝon senneglektante, tamen, la roman tradicion, sed fine senigis lin je liaj papaj blazonoj kaj aŭtoritate ordonis forlasi ĉiun pretendon sur la papado. Post tiu epizodo la fontoj ne pli informas pri li.

Rilate la laŭleĝecon de la nomumo de Gregorio, rimarkendas ke li estis la unua proklamita posteulo de Serĝo la 4-a kaj ke la papproklamado de Benedikto la 8-a estis posta. Efektive, la Katolika Eklezio rekonas ke katoliko povas fariĝi papo laŭleĝa ankaŭ se pere de neleĝaj manovroj, eĉ per simonio, pro la principo de la posedo: en la historio troviĝas diversaj kazoj similaj en kiuj la eklezio rekonis valida la elekton.

Kurioze, ankaŭ Johano Graziani, kiu kelkajn dekojn poste estis elektita papo kun la sama nomo de la kontraŭpapo, akiris la papadon danke al simonio, asertante ke mem sin sentis morale devigita forpreni la papadon al papo Benedikto la 9-a, juĝata morale netaŭga al la alta ofico:[1] papo kiu tion akceptis kontraŭ kvanto da oro. Nu, tiu simonia papo, kiu aĉetis la papadon, estas taksata vera papo malgraŭ simonio.[2]

Se li estas ekskluzivita el la oficiala listo de papoj [2], tio povas dependi el la fakto ke eble li estis elektita de ebla malplimulto aŭ pro la fakto ke post la malakceptiĝo ĉe la imperiestro Henriko li fakte elsceniĝis. Konsiderindas, tamen, ke tiu oficiala listo estas, ĉiukaze, nura memoraĵo fundita sur malmultaj fontoj.

Ĉiuj lin akuzantoj, tamen, unuanime konvenas ke rilate la katolikan doktrinon la kontraŭpapo estis ĉiam en la ortodoksio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La historiaj fontoj parolas pri senkompara diboĉemo de tiu juna, eble apenaŭ plenkreska, [1]. Sankta Petro Damiano priskribis Benedikton la 9-an, en la "Liber Gomorrhianus", “padelanta en malmoraleco, diablo veninta el la Infero travestita pastre”. Sankta Bonizono, episkopo de Sutri kaj, poste, de Piaĉenco diris ke li kutimis sin allasi al “fiaj adultoj kaj hommortigoj”. Ferdinand Gregorovius skribis ke kun Benedikto la 9-a la papado tuŝis la plej maltantan moralan dekadencon”. Catholic Encyclopedia diras ke li estis vera danĝero por la Eklezio
  2. Malgraŭ ankaŭ ke la papo vendanto poste revenĝe revenis kaj reokupis la papan oficon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Wilhelm Bautz: Gregor VI.. en: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 2. Bautz, Hamm 1990, ISBN 3-88309-032-8, Sp. 309.