Sándor Kibédi Varga (ĵurnalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Kibédi Varga
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1946 (1946-10-14)
en Târgu Mureș
Morto 17-an de majo 2015 (2015-05-17) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor KIBÉDI VARGA, origine Varga, hungara ĵurnalisto, verkisto, instruisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 14-an de oktobro 1946 kaj mortis en Budapeŝto la 17-an de majo 2015.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Kibédi Varga post akiro de diplomo pri rumana-hungara lingvoj en la Pedagogia Altlernejo de Târgu Mureș instruis kvin jarojn en vilaĝaj ĝeneralaj lernejoj. Li fariĝis ĵurnalisto de 1978 ĉe la Vörös Zászló de Târgu Mureș, kaj post kvar jaroj raportisto de ĵurnalo Előre. De 1988 li vivas en Hungario. Li laboris ĉe la Hungara Radio, RTV Újság, Kurír. En 1999 li estis dungito de MTI Kiadói Kft. Poste li denove instruis ĝis sia pensiuliĝo. Inter 1973 kaj 1982 li publikigis proksimume cent novelojn, precipe en Utunk.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • A megváltás ezután következik, Impress Kiadó, 2001.
  • Az Üveghegyen túl – Erdélyi ki- és bevándorlók az ezredfordulón. Mentor Kiadó, 2009.
  • Ácsi!, raportaĵvolumo, Osiris Kiadó

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio