Elektra Fervojo Odakyū

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odakyu Electric Railway Co., Ltd.
Odakyu Electric Railway Co., Ltd.
major railway company • publika kompanio • private railway • rail company (Japan) vd
Dum 1-a de junio 1948 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Fondita 1-a de junio 1948
Fondintoj Tsurumatsu Toshimitsu vd
Sidejo Japan, Tokyo, Shinjuku-ku, Nishi-Shinjuku 1-3-3
Lando Japanio
Estr(ar)o Kōji Hoshino
Dungitoj 3 760 (stato: 31-a de marto 2021)
Agokampo fervojo
ISIN-kodo JP3196000008
filiaj kompanioj Odakyu Hakone Holdings • Odakyu Bus • Odakyu Department Store • Odakyu Real Estate • Enoshima-Elektra Fervojo • Odakyu Hakone Highway Bus • Tokai Jidosha vd
Posedataj kompanioj Odakyū Odawara Line • Odakyū Tama Line • Odakyu Group • Odakyū Enoshima Line vd
TTT www.odakyu.jp
vdr
Serio 5000 de Odakju apud la stacio Mukogaoka-Juen

Elektra Fervojo Odakju (japane: 小田急電鉄株式会社 [Odakjū dentecu kabuŝiki-gaiŝa], angle: Odakyu Electric Railway Co., Ltd., laŭvorte: akci-kompanio Elektra Fervojo Odakju) estas japana privata fervoja kompanio. Tio estas la centra kompanio de la Grupo Odakju (小田急グループ [Odakjū Gurūpu]), okupita pri publika transporto, komerco de nemoveblaĵo, podetala komerco kaj aliaj aferoj. La fervoja reto de Odakju situas en okcidenta parto de Tokio kaj apuda parto de Gubernio Kanagaŭa. La kompanio konata aparte pro la super-ekspresoj "Romanskar" (小田急ロマンスカー [Odakjū Romansukā]), kiuj ligas centron kaj sud-orienton de Tokio kun Odaŭara, Enoŝima, Tama kaj Hakane.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1-a de aprilo 1927: malfermo de 83-kilometra linio inter stacioj Ŝinĝuku kaj Odaŭara. Distinge al aliaj fervojaj linioj, konstruitaj antaŭ la dua mondmilito, tiu linio dekomence estis plene elektrizita kaj du-traka. La unua nomo de la kompanio estis (Akci-kompanio) Ekspresa Fervojo de Odaŭara (小田原急行鉄道株式会社 [Odaŭara kjūkō tecudō kabuŝiki gaiŝa], angle: Odawara Express Railway Co., Ltd.) kaj estis mallongigata kiel Odaŭara Kjūkō (Ekspreso de Odaŭara).
  • 1-a de aprilo 1929: malfermo de linio Odakju-Enoŝima.
  • 1-a de marto 1941: mallongigo Odakju iĝis oficiala nomo de la kompanio.
  • 1-a de majo 1942: eniro de Odakju en konsisto de la kompanio Toki-Jokohama Elektra Fervojo (nune — Korporacio Tokju), kiu tiam kontrolis ĉiuj privataj fervojaj linioj en sudo kaj okcidento de Tokio.
  • 1-a de junio 1948: la kompanio denove iĝis sendependa. Ĝi ricevis grandan parton de akcioj de la kompanio Fervojo Hakone-Tozan, sed fordonis la linion Inokaŝira al Korporacio Keio.
  • 1948: restaro de senhalta trafiko de ekspresoj inter stacioj Ŝinĝuku kaj Odaŭara.
  • 1950: lanĉo de trajnoj, kiuj iras ĝis la stacio Hakone-Jumoto tra la linio Hakone-Tozan.
  • 1951: lanĉo de unua ekspreso "Romanskar".

Linioj[redakti | redakti fonton]

La kompanio posedas 3 liniojn. Ilia komuna longo estas 120,5 km. La stacioj situas en Tokio kaj Gubernio Kanagaŭa. Krome la kompanio posedas 3 aliajn linioj tra sekcioj de la kompanio.

Nomo de linio Fina stacio Fina stacio Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo
Esperanta japana japana prononco
Odakju-Odaŭara 小田急小田原線 [Odakjū Odaŭara-sen] Ŝinĝuku Odaŭara 47 82,5 1-a de aprilo 1927
Odakju-Enoŝima 小田急江ノ島線 [Odakjū Enoŝima-sen] Sagami-Ono Katase-Enoŝima 17 27,4 1-a de aprilo 1929
Odakju-Tama 小田急多摩線 [Odakjū Tama-sen] Ŝin-Jurigaoka Karakida 8 10,6 1-a de junio 1974 (parte)
27-a de marto 1990 (plene)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]