Hemmo Tietti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hemmo Tietti
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
Morto 30-an de novembro 1998 (1998-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hemmo TIETTI (1911-1999), UEA-membro pli ol 50 jarojn, unu el la plej aktivaj e-istoj en Finnlando, forpasis la 20-an de majo en Somero. Laŭnaske germano (Helmuth Dibelius), li ĉiam sentis fortan ligon al Finnlando, kie li servis kiel armea interpretisto dum la dua mondmilito. Post la milito li transloĝiĝis al Finnlando kaj edziĝis al Veera, lernantino de la E-vortaristo Joel Vilkki, kiun siatempe ĝuste Tietti konvinkis pri la avantaĝoj de E-o kompare kun Novial. Delegito de 1951 (pri parapsikologio, stenografio kaj naturprotektado), Tietti estis ankaŭ honora membro de E-Asocio de Finnlando. Li flegis specifajn rilatojn kun diverslandaj e-istoj, i.a. kun Gbeglo Koffi, kiun li subtenis dum jardeko kvazaŭ adoptan filon. (Gbeglo fondis en Togolando, omaĝe al Hemmo Tietti, instituton kun lia nomo.)