János Hunfalvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Hunfalvy
Persona informo
Naskonomo Johann Hunsdorfer
Naskiĝo 21-an de januaro 1820 (1820-01-21)
en Veľký Slavkov
Morto 6-an de decembro 1888 (1888-12-06) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geografoprofesoro
vdr

János Hunfalvy [jAnoŝ hunfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hunfalvy János estis hungara geografo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1865).

János Hunfalvy [1] naskiĝis kiel Hunsdorfer János la 21-an de januaro 1820 en Hungara reĝlando, en Nagyszalók (nuntempa Veľký Slavkov en Slovakio). Li mortis la 6-an de decembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Hunfalvy frekventis universitatojn en Berlino kaj Tübingen. En 1846 li ekinstruis, poste li partoprenis en la liberecbatalo en 1849, tial li poste estis arestita. Baldaŭe li translokiĝis al Pest (urbo), kie en 1866 li instruis jam en la universitato. Li iĝis katedrestro en 1870, rektoro en 1887. Li ofte vojaĝis al eksterlando, kie li partoprenis en kongresoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egyetemes történelem (Universala historio), (1850)
  • Magyarország és Erdély képekben (Hungarlando kaj Transilvanio laŭ bildoj), (1856)
  • Ég és föld, csillagászati földrajz (Ĉielo kaj Tero, astronomia geografio), (1873)

Fontoj[redakti | redakti fonton]