Mihály Kmoskó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Kmoskó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1876 (1876-08-29)
en Ilava
Morto 8-an de aprilo 1931 (1931-04-08) (54-jaraĝa)
en Pusztazámor
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • katolika sacerdoto • orientalisto • klasika filologo
vdr

Mihály Kmoskó [mihAj kmoŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kmoskó Mihály estis hungara orientalisto, klasika filologo, historiisto, pastro, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1922).

Mihály Kmoskó [1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1876 en Hungara reĝlando en Illava (nuntempa Ilava en Slovakio). Li mortis la 8-an de aprilo 1931 en Pusztazámor.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Kmoskó lernis teologion en Vieno inter 1893-1897 kaj en la sekva jaro li pastriĝis. Helpe de stipendio li studvojaĝis al Bejruto, Jerusalemo, Londono, Oxford kaj Parizo. Post dujara pastra servo li havis postenon en Budapeŝto en porpastra lernejo. Ekde 1908 li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li iĝis katedrestro en 1910. Dum la 1-a mondmilito li vojaĝis en Turka Imperio kaj Palestino. Dum la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al la renaskiĝanta Pollando. Reveninta li estis pastro en Pusztazámor sed li ankaŭ instruis en la menciita universitato. Li okupiĝis precipe pri judoj, prahungaroj, persoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estis malpermesitaj ekde 1945 ĝis fino de la socialismo.

  • A zsidók politikai története a hellenizmus kezdetén: Kritikai tanulmány Iosephus Flavius archeológiai adatairól (1906)
  • Hamurabi törvényei (Kodekso de Hamurabi), (1911) unua traduko hungaren
  • Hogyan zsidósodott el Magyarország? (Kiel judiĝis Hungarlando?), (1919)
  • A zsidóság világuralmi törekvései (Mondpotencaj streboj de la judeco), (1921)
  • Szír írók a steppe népeiről (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]