Paŭlo la 1-a (papo)
Aspekto
Paŭlo la 1-a | ||
---|---|---|
93-a papo de la katolika eklezio | ||
La papo sur bildo pentrita laŭ fantazio
| ||
Pontifiko | de la 2-a de junio 757 | |
ĝis la 28-a de junio 767 | ||
Antaŭulo | Stefano la 2-a | |
Sekvanto | Stefano la 3-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 700 en Romo | |
Morto | 28-an de junio 767 en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | Stefano la 2-a [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 28-a de junio | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Paŭlo la 1-a fariĝis papo la 2-a de junio 757 kaj mortis en Romo la 28-an de junio 767. En tiu funkcio antaŭis lin Stefano la 2-a kaj sekvis lin Stefano la 3-a. Lia festotago estas la 28-a de junio.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Paŭlo estis frato de Stefano la 2-a kaj servis la papon verŝajne jam dum la regado de Gregorio la 2-a. Post la morto de sia frato li estis elektita en aprilo kaj entronigita laŭ iuj fontoj la 29-an de majo laŭ aliaj la la 2-an de junio de la 757-a jaro.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Koncerne la Papan ŝtaton, kiu ja nur mallonge antaŭe estis kreita, li daŭrigis la politikon de sia antaŭulo, tre konfidante al Pipino la pli juna kaj al la subtenado de la Franka imperio. Ili protektu lin kaj la Eklezion de Romo kontraŭ la Lombardoj kaj la Bizanca imperio.
Novaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Li estis la unua papo kiu transdonis glavon al sekulara reganto, deklarante tiamaniere Pipinon la surtera garantiulo de la potenco de la Eklezio.
- Sian elekton li anoncis al la reĝo de la Frankoj, ne - kiel kutime - al la imperiestro en Konstantinoplo.
- Li adoptis la titolon de vicarius Christi t.e. anstataŭanto de Kristo: li konsideris la papon kiel ĉefan peranton inter la homoj kaj Dio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hubert Stadler: Päpste und Konzilien (=Hermes Handlexikon), p. 242, eldonejo Econ, Düsseldorf 1983.