Kulturforumo Dacheröden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La domo kun la Anger-fontano dekstre.
Tabulo memoriganta la viziton de gravuloj.
La domo sur historia foto el la 1950-aj jaroj.

La Domo Dacheröden (germane: Kulturforum Haus Dacheröden) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbocentro de Erfurto (Anger-strato nr.37-38).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1945 la domo (unua mencio en 1310) nomiĝis Lucius-Haus (laŭ la entreprenisto Johann Anton Lucius). Ĝi estas unu el la plej impresaj renesancstilaj domoj de la urbo[1]. Pli frue estis surtegmente eĉ grandaj literoj kun la nomo en direkto de la paralela Neuwerkstraße.

Ekde 1664 ĝi estis loĝejo de oficistoj de la majenca prefekturo. Dum la 18-a jc. ĉi tie estis la loĝejo de la familio Dacheröden. Karl Friedrich von Dacheröden (1732-1809), juristo kaj prezidanto de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften kaj faris la domon centro de spirita kaj kultura vivo en la urbo. Gastoj estis Karl Theodor von Dalberg, Johann Bartholomäus Trommsdorff, Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller. Tie ĉi en la 1791-a jaro Wilhelm von Humboldt kaj la Dacheröden-filino Karolino gefianciĝis. Ĉe ŝi konatiĝis Schiller kun la filinoj de Lengefeld kaj fianciĝis al unu el ili. Tabulo muntita en 1928 memoras la vizitojn de la jam menciitaj personuloj, krome de Alexander von Humboldt, Otto von Bismarck kaj Helmuth von Moltke.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Ĝi servis - kun multaj enkortaj konstruaĵetoj - kiel sidejo de entrepreno (produktado kaj vendado de teksitaj tolaĵoj) kaj kiel loĝejo. El la pli malfrue nobiligita familio, kiu ege meritis pri la urbo, devenis eminentaj personoj en la kampo de ekonomio kaj politiko. Ĝi estas sidejo de Erfurter Herbstlese; ankaŭ rekte en ĝi de tempo al tempo faratas la ĉi-koncernaj laŭtlegoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri en 1557 konstruita, bonege konservita renesancstila ejo kun multangula arielo kaj arka portalo. Super la pordego estas profilaj kapoj de Kristo kaj Paŭlo, faritaj de Blasius Hennigk. La latina enskribo estas versforme adaptita eltiraĵo el la Psalmo 112 kaj tekstas: Felix, ille, Deum metuit qui pectore toto, / Cuius deliciae sunt bona iussa Dei. / Illius et natos, et qui nascentur ab illis, / Coelesti Dominus, crede, iuvabit ope.[2]

La konstruaĵo fakte konsistas el du domoj. En 1814 Sebastian Lucius heredis la domon "Ĉe la ora ezoko", kiun li unuigis kun la de li aĉetita apuda "Domo ĉe la granda kaj nova navo".

La impona portalo

Fondaĵo kaj karitata agado[redakti | redakti fonton]

La nuna Lucius-Hebel-fondaĵo, maljunulejo kaj filieto de la franciskaninoj estis ankaŭ fondita fare de la domposedintoj. [3] . Post la Dua mondmilito la domo devis esti vendata en 1951 al la presejo Vordruck-Leitverlag[4]. La 24-an de auĝusto 2006 fajro detruis la kompletan tegmentan trabaron. Post la renovigo la ejo denove utiliĝis kiel kultura forumo (kiel jam ekde 1992).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. La ĉefaj epigramoj de Melanktono versforme. La germana versforma traduko de la erfurta enskribo estas: Glücklich ist immer dar, wer Gott fürchtet im innersten Herzen. Der dem Freund nur macht Gottes getreulich Gebot. Solchen Mannes Geschlecht, den Kindern und blühenden Enkeln wird - das glaube nur Du - himmlische Hilfe zuteil. La enhavo en Esperanto: Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon kaj tre amas Liajn ordonojn. Forta sur la tero estos lia semo; la gento de virtuloj estos benita.
  3. [2]
  4. Robert von Lucius: Die Erfurter Familie Lucius, en: Erfurter Heimatbrief Nr. 37 (1978), p. 28–37