Zikmund Winter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zikmund Winter
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1846 (1846-12-27)
en Prago,  Aŭstra imperio
Morto 12-an de junio 1912 (1912-06-12) (65-jaraĝa)
en Bad Reichenhall,  Germana Imperiestra Regno
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperioGermana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo historiistoarkivistopedagogoverkisto • gimnazia instruisto • kulturhistoriisto
Verkoj Rozina Sebranec
Mistr Kampanus
O životě na vysokých školách pražských knihy dvoje
vdr

Zikmund WINTER (naskiĝis la 27-an de decembro 1846 en Prago - mortis la 12-an de junio 1912 en Reichenhall, Aŭstrio) estis ĉeha verkisto de historiaj rakontoj el la ĉeĥa historio de la 16-a kaj 17-a jarcentoj (Petolema bakalaŭro, Trovitino Rozina, Infero, La urbestro de Rakovník) kun profundaj psikologiaj studoj de la agantaj personoj. Lia sola romano "Magistro Campanus" priskribas la tragedion de la ĉeĥaj protestantoj, kiuj en batalo apud Prago 1620 (sur monteto nomata Blanka Monto) estis venkitaj de katolikoj kaj iliaj 27 gvidantoj estis ceremonie senkapigitaj ĉe la Malnovurba Placo en Prago 1621. La romano priskribas komencon de la ribelo, la batalon kaj ekzekuton el la vidpunkto de universitata instruisto Campanus (tiam grava poeto), kiu sentis sin perfidulo kaj post la ekzekuto estis persekutata de konsciencriproĉoj. Winter kiel profesia historiisto vekis ankaŭ fakajn verkojn (Kultura vivo de bohemaj urboj, Eklezia vivo en Bohemio, Pri la vivo de la Universitato de Karolo).

Beletraj verkoj de Zikmund Winter[redakti | redakti fonton]

  • Mistr Kampanus (romano, 1909, Magistro Campanus)
  • Nezbedný bakalář (1883, Petolema bakalaŭro)
  • Krátký jeho svět (1901, Mallonga lia mondo)
  • Proti pánům (1901, Kontraŭ sinjoroj)
  • Vojačka (1902, Soldatino)
  • Rozina sebranec (1903, Trovitino Rozina)
  • V pasti (1904, En kaptilo)
  • Panečnice (Putino)
  • Peklo (Infero)
  • Rakovnický primátor (La urbestro de Rakovník)
  • Pro čest řemesla (Por la honoro de la metio)

Sciencaj verkoj de Zikmund Winter[redakti | redakti fonton]

  • V měšťanské světnici starodávné (1882, En urbana ĉambro malnovtempa)
  • Zač bylo živobytí za starodávna (1888, Kiom kostis vivtenado dum la malnovaj tempoj)
  • Dějiny kroje v zemích českých (1892, Historio de folkloraj vestoj en la ĉeĥaj landoj)
  • Život církevní v Čechách (1895-1896, Vivo eklezia en Bohemio)
  • O životě na vysokých školách pražských knihy dvoje (1899, Pri la vivo ĉe la Pragaj altlernejoj, du volumoj)
  • Dějiny řamesel a obchodu v Čechách ve 14. a 15. století (1906, Historio de metioj kaj komerco en Bohemio en la 14-a kaj 15-a jarcentoj)
  • Řemeslnictvo a živnosti XVI. věku v Čechách (1909, Metioj kaj profesioj de la XVI-a jarcento en Bohemio)
  • Zlatá doba měst českých (1913, Ora tempo de la bohemaj urboj)
  • Český průmysl a obchod v XVI. věku (1913, Ĉeĥa industrio kaj komerco de la XVI-a jarcento)
  • Šat, strava a lékař v 15. a 16. věku (1913, Vestoj, manĝoj kaj kuracistoj de 15-a ĝis 16-a jarcentoj.)

El la verkoj de Winter:

Amo. Pri iu enamiĝinta Beran mi legas en Praga arkiva libro de la deksesa jarcento, ke al edziniĝinta virino, sinjorino Zelenohorská, li skribadis leterojn per sia propra sango. Por akiri la raran ruĝan inkon, li tranĉe vundadis siajn fingrojn. Plie li ŝatis kanti sub ŝiaj fenestroj, "dancojn al ŝi aĉeti" kaj kiam hazardo sidigis lin apud la amatino, "per la genuo kaj piedoj li al ŝi flustradis". Per piedo flustri estas certe frazo poezia, bela, povus ĝin la nuntempaj geamantoj, kiuj sin interpuŝas subtable per genuoj kaj tenere plandumas siajn piedojn, renovigi.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.