Evelyn Matthei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evelyn Matthei
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1953 (1953-11-11) (70-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Alma mater Pontifika katolika universitato de Ĉilio • German School Santiago
Subskribo Evelyn Matthei
Familio
Patro Fernando Matthei
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://evelynmatthei.cl/
vdr

Evelyn Rose Matthei Fornet aŭ malpli longe Evelyn Matthei (naskiĝis lla  11-an de novembro 1953(nun 1953-11-11), do nun 70-jara) estas ĉilia ekonomikistino kaj politikistino. Ŝi aktuale estas la kandidato en la ĉilia prezidanta baloto de 2013, reprezentante la konservativan politikan partion Unión Demócrata Independiente ("Unio Demokrata Sendependa"). En la unua fazo de la prezidentaj balotoj neniu kandidato akiris absolutan plimulton, dua fazo okazos la 15-an de decembro inter la antaŭa prezidantino Michelle Bachelet, kiu en la unua fazo ricevis 46,69 % procentojn da voĉdonoj, kaj Evelyn Matthei, kiu en tiu fazo havis la duan rangon.

Evelyn Matthei komencis sian karieron kiel instruisto en la Pontifika Katolika Universitato de Ĉilio, antaŭ ol labori en direktado en la privata ekonomia sektoro. Post la reveno de Ĉilio al demokratia reĝimo en 1989, ŝi la postan jaron en la 23-a voĉdona distrikto sukcese kandatis por posteno de deputito en la ŝtata parlamento Kongreso Nacia de Ĉilio. Matthei restis en la parlamento, kiam ŝi reelektiĝis kiel deputito kaj estis elektita senatano dufoje antaŭ ol ŝi estis nomumita ministro de la registaro de Ĉilio en 2011.

Krom sia politika kariero, ŝi ankaŭ estas engaĝita pianisto.