Éva Tardos
Etoso
Éva Tardos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1957 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1981) |
Familio | |
Frat(in)o | Gábor Tardos |
Okupo | |
Okupo | matematikisto komputosciencisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.cs.cornell.edu/~eva/ |
Éva Tardos [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tardos Éva estas hungara-usona matematikisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2013), membro de Usona Scienca Akademio. Ŝia frato estas Gábor Tardos.
Éva Tardos [1] naskiĝis en 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Tardos frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1976-1981, kie ŝi akiris diplomon en 1981. Post 3 jaroj ŝi doktoriĝis. Ŝi plulernis en universitato de Bonn. Ekde 1989 ŝi estas profesoro eĉ katedrestro ĉe la Universitato Cornell. Ŝi estas ĉefredaktoro de SIAM Journal of Computing. Ŝi ricevis komence hungaran, poste usonajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A strongly polynomial minimum cost circulation algorithm (1985)
- Fast approximation algorithms for multicommodity flow problems (1995)
- An approximate truthful mechanism for combinatorial auctions with single parameter agents (2004)
- Sequential auctions and externalities (2012)