Johann von Staupitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann von Staupitz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1465 (1465-01-01)
en Grimma
Morto 28-an de decembro 1524 (1524-12-28) (59-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Kolonjo
Familio
Frat(in)o Magdalena von Staupitz
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr
Duonfikcia bildo de Staupitz, el 1889

Johann von STAUPITZ (naskiĝinta antaŭ 1470 en Grimma-Motterwitz, mortinta en la 28-a de decembro 1524 en Salcburgo) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ekde 1485 en Leipzig kaj frokiĝis ĉe la aŭgustenanoj en Tübingen en 1497. En 1500 li doktoriĝis kaj iĝis en 1502 profesoro de la ĵus fondita universitato de Wittenberg. En 1503 li iĝis generalvikario de la saksia kongregacio de la ordeno aŭgustenana. En tiu funkcio li estis en 1505 en Erfurto la spirita patro kaj konfesprenanto de Marteno Lutero kaj igis lin veni al Wittenberg en 1508 por docenti.

En 1512 li demisiis kiel profesoro kaj troviĝis poste en München, Nürnberg kaj Salcburgo; en 1520 li krome demisiis kiel generalvikario (li ne estis sukcesinta realigi liajn reformplanojn) kaj retiriĝis - estante malkverelema - al Salcburgo. Tie li iĝis kortega predikisto por la ĉefepiskopo kaj en 1522 abato de la Arkiabatejo Sankta Petro.

Kiam li estis devigita konsenti la skribadon de la papa kondamna buleo kontraŭ Lutero li konfesis konsideri la papon kiel juĝiston. Tion riproĉis Lutero al li, dirante ke tio kontraŭegus la doktrinon al kiu Staupitz ja iam kondukis Luteron mem. Staupitz inverse konfesis ke ankaŭ li ŝuldus multon pozitivan al la renkontiĝo kun Lutero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Decisio questionis de audientia misse in parochiali ecclesia dominicis et festivis diebus. Tübingen 1500.
  • Von der Nachfolge des willigen Sterbens Christi. 1515.
  • Libellus de executione aeternae praedestinationis. 1517.
  • Von der Liebe Gottes. 1518.
  • Von dem heiligen rechten christlichen Glauben. 1525.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Eckermann: Neue Dokumente zur Auseinandersetzung zwischen Johann von Staupitz und der sächsischen Reformkongregation. In: Analecta Augustiniana 40 (1977), S. 279–296.
  • W. Günter: Johann von Staupitz (ca. 1468–1524). In: Iserloh, E. (Hrsg.): Katholische Theologen der Reformationszeit, Bd. 5, Münster 1988, S. 11–31.
  • B. Hamm: Johannes von Staupitz. In: Religion in Geschichte und Gegenwart. 4., völlig neu bearb. Aufl. 2001, S. 538f. ISBN 3-16-146944-5.
  • R. Markwald: A Mystic's Passion: The Spirituality of Johannes von S. in his Lenten Sermons: translation and commentary. New York 1990.
  • R. Wetzel: Staupitz und Luther. In: Press, V. (Hrsg.): Martin Luther: Probleme seiner Zeit. Stuttgart 1987.
  • M. Wriedt: Gnade und Erwählung: eine Untersuchung zu Johann von Staupitz und Martin Luther. Mainz 1991.
  • A. Zumkeller: Johann von Staupitz und die klösterliche Reformbewegung. In: Analecta Augustiniana, 52 (1989).
  • A. Zumkeller: Johannes von Staupitz und seine christliche Heilslehre. Würzburg 1994.
  • A. Jeremias: Johannes von Staupitz, Luthers Vater und Schüler. Leipzig 1926.
  • H. Fausel: Dr. Martin Luther: sein Leben und Werk. Neuhausen 1996.
  • Stefan Oehmig (Hrsg.): 700 Jahre Wittenberg. Köln 1995. ISBN 3-7400-0957-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe ADB.