José Asunción Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Asunción Silva
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1865 (1865-11-27)
en Bogoto
Morto 24-an de majo 1896 (1896-05-24) (30-jaraĝa)
en Bogoto
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Central Cemetery of Bogotá vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Familio
Patro Ricardo Silva vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Asunción Silva (27-a de novembro 1865 en Bogoto — 23-a de majo 1896) estis Kolombia poeto, enkadrita en la movado Modernismo.

Dotita de granda sentemo homa kaj arta kaj de notinda inteligenteco, havis frumaturan literaturan formiĝon, rezulto de familia etoso kulturiga kaj kreiva. Je la 19 jaroj li iris en vojaĝo de studoj al Eŭropo, kie li konis la francajn simbolistojn kaj elstarajn britajn, germanajn kaj francajn intelektulojn. Post lia reiro al Kolombio, post preskaŭ du jaroj, rapide fariĝis la maksima reprezentanto de la kolombia poezio. Liaj poemoj karakteriziĝas pro la aŭdaco kaj originaleco de la lingvaĵoj kaj la bildoj; la temo de la amo aperas plenplena de erotikaj referencoj, kaj ne mankas onidiroj kiuj rilatis lin kun ŝajna sekreta pasio al lia fratino Elvira, al kiu li troviĝis tre kunigita. Kiam ŝi mortis, li dediĉis al ŝi lian elegion Nocturno III, unu el liaj plej famaj verkoj. Li sinmortigis kiam li estis tridek unu-jaraĝa, senesperigita pro la ŝuldoj, la morto de lia fratino kaj la perdo de manuskripto en la maro ĵus antaŭ ĝia publikigo. Liaj poemoj antaŭsentigas la modernismon; rekompilitaj post lia morto, oni publikigis ilin en Barcelono en 1906 kun la titolo de Poezioj, kaj lian kompletan verkaron en 1942, en Meksiko, kun tiu de Prozoj kaj versoj de José Asunción Silva.