Róbert Hoch
Róbert Hoch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1926 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de novembro 1993 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-35. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1950) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Róbert Hoch [hoĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hoch Róbert estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1985, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio.
Róbert Hoch [1] naskiĝis la 19-an de julio 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de novembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Róbert Hoch abiturientis en 1944 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Marx Károly en 1950. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Post la diplomo li ekinstruis en la universitato, sed en 1955 li ricevis postenon ankaŭ en ekonomia instituto. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1961, li doktoriĝis en 1972 antaŭ la akademio. Li instruis ĝis 1990. Li havis edzinon. Li estis grava figuro de la reforma ekonomia sistemo en 1967. Li partoprenis en redaktado de fakrevuo Acta Oeconomica. Li ricevis unuafoje premion en 1976.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az áruforgalom köre a szocializmus és a kommunizmus építésének időszakában (1962)
- Fogyasztás és ár (Konsumado kaj prezo), [1972, angle en 1979)
- A politikai gazdaságtan kisszótára (Vortareto de la politika ekonomio), (1981)
- Lét és tudat az életszínvonal-politikában (1984)
- A reform kudarca (Fiasko de la reformo), (1991)