Aleksej Kudrjavcev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Kudrjavcev
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1972 (1972-03-07) (52-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaĉeĥa vd
Ŝtataneco RusioĈeĥio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Aviada Instituto vd
Profesio
Okupo poeto • kantaŭtorokantistoaktorokomponisto vd
Laborkampo muziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksej Lvoviĉ Kudrjavcev (naskiĝis la 7-an de marto 1972) estas ruslingva poeto kaj muzikisto, gvidanto de sia muzika kolektivo "Projekto AK". Li loĝas en la urbo Brno (Ĉeĥio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aleksej Kudrjavcev naskiĝis la 7-an de marto 1972 en Moskvo (Rusio), komencis krei kantojn 14-jaraĝa. Li finstudis muzikan lernejon (pri gitarludo), Moskvan aviadan instituton (pri aerodinamiko).

Ekde 1991 li estas aktoro de teatro "Golos". En 1996 ekmembriĝis en la rusia Unuiĝo de literaturistoj. Li skribis kantojn por filmoj, ankaŭ havis rolon en kelkaj filmoj.

En 2002 li organizis muzikan kolektivon "Projekto AK". Lia unua muzika albumo "Trioble tri" (ruse Трижды три) aperis en 1995. Ekde tiam li kreis preskaŭ dek albumojn.

En 2003 li fariĝis laŭreato de la 30-a Gruŝin-festivalo. En 2010 li gajnis prizon en la festivalo "Tra Rusio kun gitaro" (Prago, Ĉeĥio). En 2012 li gajnis prizon en la festivalo "Muziko de folifalo" en Tartu (Estonio).

Ekde 2012 li estas membro de la rusia Unuiĝo de verkistoj.

En 2013 aperis lia muzikalbumo kun kantoj de Vladimir Visockij.

Projekto AK[redakti | redakti fonton]

"Projekto AK" (ruse Проект АК) estis organizita de Anatolij Kudrjavcev en 2002. Ĝiaj kantoj estas diverstemaj kaj diversstilaj. La grupo ofte partoprenas muzikajn festivalojn, gastas ĉe radio kaj televidkanaloj.

Projekto AK eldonis kvar albumojn kaj DVD-diskon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ruslingve: