Aorta stenozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aorta stenozo estas stretiĝo de la elflua malfermo de la maldekstra ventriklo. Kutime ĉi tiu estas kaŭzita de malordo de la aorta valvo. En tiu aorta stenozo estas stretiĝo de la aorta valvo, kiu tiamaniere ne povas sufiĉe malfermiĝi. Ĉe aorta stenozo povas ekesti premgradiento super la valvo. La maldekstra ventriklo devas tiel generi pli altan premon por akiri ĝin. Sango eventuale ŝprucas en la aorton pro troa premo.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj pacientoj ne havas simptomojn; subita, neatendita morto povas esti la sola simptomo. Laceco, manko de spiro kaj manko de oksigeno dum ekzercado, brustodoloro kaj vertiĝo kaj sveno dum ekzerco estas aliaj simptomoj. Tra stetoskopo laŭta, sufiĉe longa, malglata, pli skrapa ol rabota murmuro aŭdeblas kun maksimumo inter la 2-a kaj la 3-a ripo dekstre de la sternumo, ĉe diversaj tipoj la loko povas estis ŝovita. La murmuro komenciĝas post la unua tono, estas maksimume laŭta en la mezo de la sistolo kaj finas antaŭ la dua tono (sistola kresĉenda-dekresĉenda murmuro). La sangopremo estas kutime normala, tamen ĝi estas ofte la pulsopremo; la diferenco inter sistola kaj diastola premo estas pli malalta ol kutime. La elektrokardiogramo montras signojn de hipertrofio de la maldekstra ventriklo. La diagnozo estas farita per eĥokardiografio kaj fine korkateterado.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Aorta stenozo povas havi multajn malsamajn kaŭzojn. Tiuj povas esti dividitaj en supravalva (lokita super la valvoj), valva (= aorta stenozo) kaj subvalva (situanta sub la valvo).

  • Supravalva (kutime denaska):
  1. Faldo aŭ membrano de la aorto,
  2. Stretiĝo de la aorto;
  3. Sindromo de Williams
  • Valva:
Aorta valvo kun stenozo kaŭzita de reŭmatisma febro
  1. Denaska formo; ofte la aorta valvo tiam havas nur du ("saketojn") anstataŭ tri.
  2. Pro reŭmatisma febro
  3. Degenera formo
  • Subvalva:
  1. Denaska nenormalaĵo: membrano.
  2. Hipertrofia obstrukca kardiomiopatio, aŭtosomala reganta hereda malsano
  3. Ankaŭ estis priskribita kiel rezulto de la subvalva aorta stenozo lisosomala stokado-malsano

Traktado[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu estas dependa de la severeco kaj kaŭzo de la problemo. Se la problemo estas kaŭzita de strikta valvo, kirurgio (riparo aŭ anstataŭigo de la valvo) povas esti indikita. Ekde proksimume 2005 teknikoj por vundeblaj pacientoj per korkateterado povas esti aplikata.