Robert Suckale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Suckale
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1943 (1943-10-30)
en Kenigsbergo
Morto 13-an de februaro 2020 (2020-02-13) (76-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Gude Suckale-Redlefsen
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto • verkisto • mezepokisto
vdr

Robert Suckale (naskiĝinta la 30-an de oktobro 1943 en Kenigsbergo) estas germana arthistoriisto kaj mezepokisto kaj emerita profesoro de la Teĥnologia Universitato Berlino.

La verkaro de Suckale inkluzivas krom la germanlingvajn landojn kaj la landojn de centra Eŭropo ankaŭ Francujon kaj Italujon kaj montras, ke arthistorio bezonas tuteŭropan perspektivon kaj transliman esploron. En la fokuso de lia intereso staras la arverkoj mem, kiujn li rigardas alterne de proksime kiel arta teĥnikaĵo kaj de historiisma panorama perspektivo. Je tio li ankaŭ esploras la diversajn genrojn ekde tabulobildo trans kultaĵo ĝis la arĥitekturo. Lia korafero estis la ankrigo de la monumentflegado en la universitata instruo: li decide partoprenis la enkondukon de la studfako monumentflegado ĉe la TU Berlino, kion li antaŭe jam estis farinta en Bamberg. Li malhelpis, ke la TU Berlino malfondus sian sekcion arthistorio, kaj apartenas al la fondintoj ĉe la Centro Schinkel pri Arĥitekturo, Urbesploro kaj Monumentflegado de la TU Berlino.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]