Waldulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldulm
Blazono
Waldulm (Germanio)
Waldulm (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distrikto Offenburg
Regiono Nigra Arbaro
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07842
Poŝtkodo 77876
Aŭtomobila kodo OG
Politiko
Demografio
Loĝantaro 1250 (31.12.2003)
Geografio
Geografia situo 48° 35′ N, 8° 6′ O (mapo)48.58928.1025Koordinatoj: 48° 35′ N, 8° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 208 m
Areo 8,3 km²
Oficiala retejo
vdr

Waldulm estas vilaĝo de la komunumo Kappelrodeck en Germanio kiu situas ĉirkaŭ 25 km nordoriente de Strasburgo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Waldulm kuŝas en la valo de la Acher en la Nigra Arbaro kaj apartenas al la distrikto Offenburg de la federacia lando Baden-Virtembergo

Najbaraj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua aŭtentika dokumento pri Waldulm aperis en proceso de la juĝejo "Metropolitangericht zu Mainz" la 29-an de julio 1244. Tiu proceso arbitraciis konflikton pri arbaraj teritorioj inter Waldulm kaj la najbara monaĥejo "Allerheiligen". Dum jarcentoj la leĝojn kaj la rajtojn de la vilaĝanaro kaj ties estro reguligis la Waldulm-a "Kirchspielspruch" (≈ eklezia manifesto) ekde 1507. Multfoje la vilaĝanaron malpliigas militoj, krizoj, ĉasado de sorĉistinoj kaj elmigradoj dum ekonomiaj krizoj.

La sola estro de Waldulm estis la episkopo de Strasburgo ĝis 1803 kiam la vilaĝo estis alligita al la Grandduklando Badeno. La 1-an de januaro 1974, Waldulm estis alligita al la najbara vilaĝo Kappelrodeck.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Himno[redakti | redakti fonton]

la originalo
1 O Waldulm, du Rotweindörfchen, Hingestreut am Bergesrand,
2 Als ein wein- und singfroh Fleckchen Bist von jeher du bekannt.
3 Deiner dunklen Wälder Rauschen, Deiner Tannen ewig Grün,
4 Deinen Quellen will ich lauschen,
5 Wenn Reben und Kastanien blüh'n.

6 Schon von ferne Türme grüßen, Schloss und Kirche auf den Höh'n,
7 Munter deine Bächlein fließen, Herrlich, dieses Bild zu seh'n!
8 Auf der Schwend die Felsenquadern Bricht des Steinmetz fleißige Hand,
9 Bauernblut fließt in den Adern Der Menschen, treu dem Heimatland.

10 Wenn im Lenz die Kirschen blühen Gleicht das Tal dem Paradies,
11 Wenn belohnt des Bauern Mühen: Obst und Trauben honigsüß.
12 Wenn ein guter Herbst bescheret In das Fass den roten Wein,
13 Wenn der Most geräuschvoll gäret, Kann dem Winzer Schönres sein?

14 Wenn aus den vergornen Stoffen Echter Edelbranntwein fließt,
15 Wenn des fleißigen Brenners Hoffen Guter Lohn die Müh' versüßt.
16 Rußland wohl den Wodka rühmet, England seinen Whisky preist,
17 Die Krone aller Geister ziemet Dem Waldulmer Kirschengeist.

18 Gott, erhalte uns den Frieden Nach so langer Leidenszeit,
19 Gib den Menschen Trost hienieden, Frohsinn und Zufriedenheit.
20 Segne Fleiß und edles Streben, Schon' das Land vor schwerem Sturm,
21 Guter Gott, schütz unsre Reben, Unser Rotweindorf Waldulm.

tradukaĵo
1 Ho Waldulm, vinvilaĝo, disĵetita ĉe l'montoflanko
2 Ĉiame vi estis konata kiel kantema vinoloko.
3 Murmuro de viaj mallumaj arbaroj, eterna verdo de viaj abioj,
4 Viajn fontojn mi aŭskultu,
5 kiam reboj kaj kaŝtonarboj floras.

6 Turoj salutas jam de l'malproksim', kastelo kaj eklezio sur l'altoj.
7 Gaje viaj riveretoj fluas, estas belega vidi tiun bildon.
8 Sur la Schwend la rokokvadrojn tajlas diligenta mano de l'ŝtonhakisto.
9 Agrikulturistosango fluas en la vejnoj de l'homoj, fidela al l'hejmlando.

10 Kiam ĉerizujoj floras dum la printempo, la valo similiĝas paradizon.
11 Kiam peno de l'agrikulturistoj estas rekompencita: traŭboj kaj fruktoj dolĉa kiel mielo.
12 Kiam bona aŭtono provizas ruĝan vinon en la barelon.
13 Kiam mosto brue fermentas, ĉu ekzistas io pli bela por vitkultivisto?

14 Kiam vera nobla brando fluas el fermetitaj materioj,
15 Kiam espero de l'brandisto diligenta dolĉigas la peno per bona pago.
16 Rusio vere laŭdas vodkon, Anglio gloras sian viskion,
17 Al la krono de ĉiuj spiritoj decas la Waldulmer ĉerizbrando

18 Dio, konservu nian pacon post tiel longa suferado,
19 donu konsolon al la homoj, ĝojon kaj kontentecon
20 Benu diligentecon kaj bravan strebon, gardu la landon de l'ŝtormego.
21 Bona dio, gardu niajn rebojn, nian vinvilaĝon Waldulm.

Vinkooperativo[redakti | redakti fonton]

La vinkooperativon de Waldulm fondas pastro Fichter en 1928. Ĝi precipe (75%) produktas "pinot noir"-vinon kaj multfoje gajnis premiojn.

Kutzenstein[redakti | redakti fonton]

La "Kutzenstein" estas ŝtonegaro en arbaro de Waldulm pri kiu ekzistas jena legendo. Jam delonge, kiam la Waldulm-anoj konstruis sian preĝejon, kiu estis unu el la unuaj de la provinco, la diablo, kiu opiniis la konstruaĵon esti endanĝeranta sian propraĵon, koleris tiom, ke li volis ĉiamaniere detrui ĝin laŭ ĉiuj siaj povoj. Sed ĉiuj siaj ruzoj malsukcesis. Furioze la diablo alportis ŝtonegon per siaj grandegaj fingroj por disbati la konstruaĵon malamatan per unu sola bato. Alveninte sur la montopinton li levis la manon por ĵeti la ŝtonegon, kiam supera forto devigas lin deĵeti la ŝtonegon. Tiam la diablo rezignis siajn detruajn provojn. Sed la ŝtonego alportata restis sur la montopinto same kiel la truoj kiujn la fingroj de la diablo boris en la ŝtono.

Hodiaŭ, kaj turistoj kaj la vilaĝanaro ŝatas migri al la Kutzenstein kiu estas 327 m alta super la maro. La vizitantoj povas suprengrimpi al 7 m alta elrigardejo sur la ŝtonego per fera ŝtupetaro.

Preĝejo St. Albin[redakti | redakti fonton]

sakrario de la preĝejo St. Albin en Waldulm

La 6-an de julio 1291 la unua aŭtentika dokumento pri la paroĥo Waldulm aperis. En 1487 la malnova ĥoroturopreĝejo estis konstruita kie la hodiaŭa paroĥa preĝejo staras ekde 1888. Dum 1965-1971, kaj 2003-2004 la preĝejo estis renovigata de la Freiburg-ano Andreas Bauernfeind.

Aliaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • ĝardeno kun anasolago
  • elementa lernejo
  • infanvartejo