Atena Partena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tetradrakmo de Ateno, 126-125 a.K., el la reala kapo de la skulptaĵo de Atena Partena fare de Fidiaso
Votoskulptaĵo trovita ĉe la Lernejo Varvakeion respegulas la tipon de la restaŭrita Atena Partena: Romia periodo, 2a jarcento a.K. (Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno).
Ilustracio pri Atena Partena.

Atena Partena (en greka Ἀθηνᾶ Παρθένος; laŭvorte, "Ateno la Virgulino") estas la titolo de amasa orebura (oro kaj eburo) skulptaĵo de la greka diino Ateno, fare de Fidiaso kaj de liaj helpantoj kiu havis hejmon en la Partenono en Ateno. Ties epiteto estis esenca karaktero de la propra diino. Oni faris nombrajn kopion kaj verkojn inspiritajn de tiu, kaj antikve kaj moderne.

Ĝi estis la plej fama kultobildo de Ateno,[1] konsiderita unu el la plej grandaj atingoj de la plej aklamita skulptisto de antikva Grekio. Fidiaso komencis sian laboron ĉirkaŭ 447 a.K.[2] Lachares forprenis la orfoliojn en 296 a.K. por pagi siajn soldatojn, kaj la bronzaj anstataŭaĵoj de tiuj estis verŝajne orumitaj poste; ĝi estis difektita per fajro proksimume 165 a.K. sed ankaŭ poste riparita.[3] Ĝi daŭre staris en la Partenono en la 5-a jarcento p.K., kiam ĝi estis forigita fare de la romianoj. Raporto mencias ĝin en Konstantinopolo en la 10-a jarcento.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Atena Partena estis imagita el tiutempaj reliefoj rememoraj de la atenaj traktatoj kaj dum la venonta kaj duona jarcentoj el moneroj de helenismaj monarkoj kiuj deziris distrumpeti siajn helenecajn konektojn; vidu Hector Williams, "An Athena Parthenos from Cilicia" Anatolian Studies 27 (1977, pp. 105-110), p 108f.
  2. Andrew Stewart gives 446.
  3. W.B. Dinsmoor, "The repair of the Athena Parthenos" American Journal of Archaeology 38 (1934) pp 93-106.
  4. Gisela Richter, Sculpture and Sculptors of the Greeks, p 220 kun antikvaj referencoj, notite de Gorham P. Stevens, "Concerning the Parthenos" Hesperia 30.1 (Januaro 1961, pp. 1-7) p. 2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leipen, N. Athena Parthenos (Toronto) 1971.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]