Franz Michael Felder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Michael Felder
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1839 (1839-05-13)
en Schoppernau
Morto 26-an de aprilo 1869 (1869-04-26) (29-jaraĝa)
en Schoppernau
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio vd
Memorigilo Franz Michael Felder
Profesio
Okupo verkistoterkultivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memorigtabulo ĉe la naskiĝdomo en Schoppernau.

Franz Michael FELDER (naskiĝinta en Schoppernau la 13-an de majo 1839, mortinta samloke la 26-an de aprilo 1869) estis aŭstra verkisto, kamparano, ŝindofabrikanto kaj brodisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de kamparano iĝis liberpensulo kaj instruis sin mem je tre alta nivelo. Pasiginte la junulajn jarojn en la mallarĝeco de vilaĝo en la valo de la rivero Bregenzer Ach kaj estante blinda je unu okulo li volis montri al la samvilaĝanoj siajn aliajn vidpunktojn kaj la batalon kontraŭ antaŭjuĝoj. Al lia unua verko sekvis baldaŭ pli grandaj, en kiuj li prezentis sin kiel kritika rakontisto. Li inventis rolojn kaj intrigojn kiuj evoluis en la mondo de poezia realismo logike kaj sekure. Tiel li baldaŭ okupis la unuan rangon kiel reprezentanto de la aŭstria vilaĝopriskribo.

Li estas samtempulo de Jeremias Gotthelf kaj pioniro de la aŭstra patruja literaturo, longe antaŭ la apero de tiu ĉi ĝenronomo. Krome li provis malakrigi la sorton de la kamparanoj per la fondo de kooperativoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nümmamüllers und das Schwarzokaspale. Lindau: Stettner 1863
  • Sonderlinge, 2 volumoj. Leipzig: Hirzel 1867
  • Reich und arm. Leipzig: Hirzel 1868
  • Aus meinem Leben, 1869 (publikigite. nur en 1904)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Methlagl: Franz Michael Felder und Kaspar Moosbrugger im Kampf der politischen Parteien Vorarlbergs: 1864–1868. Bregenz: Fink's Verlag 1978. ISBN 3-900438-10-2
  • Walter Methlagl: Der Traum des Bauern. Franz Michael Felder. Bregenz: Fink's Verlag 1984. ISBN 3-900438-10-2
  • Ruthilde Frischenschlager: Franz Michael Felder (1839-1869). Bildungsweg und Persönlichkeit. Zur Entstehung des literarischen Realismus in Österreich. Ludwig, München 1991. (= Literatur aus Bayern und Österreich; 3) ISBN 3-7787-2113-5
  • Ernst Wirthensohn, Arnulf Benzer, Walter Lingenhöle (Red.): F. M. Felder, Sämtliche Werke – eine Edition in 25 Jahren (1970–1995). Beihefte des Franz-Michael-Felder-Vereins, 9, Bregenz 1996
  • Michaela Neumann: Franz Michael Felder als Volkserzieher. Eine Analyse der Schriften des Bauerndichters unter pädagogischen Gesichtspunkten. Lang, Frankfurt am Main u. a. 2001. (= Europäische Hochschulschriften; Reihe 11; Pädagogik; 838) ISBN 3-631-38240-5
  • Elmar Bereuter: Felders Traum – die kaum glaubliche Geschichte eines Bergbauernbuben. Langen-Müller, München 2007. ISBN 978-3-7844-3102-4 (Felders Biografie in Romanform)
  • Ulrike Längle, Jürgen Thaler (eld.): Franz Michael Felder (1839–1869) Aspekte des literarischen Werkes. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2011
  • Ich, Felder. Dichter und Rebell. (Ekspozicia katalogo de Vorarlberg-Museum) Lengwil 2014. ISBN 978-3-905707-57-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]