Vincenzo Albrici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenzo Albrici
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1631 (1631-06-26)
en Romo
Morto 6-an de junio 1695 (1695-06-06) (63-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj itala
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Vincenzo ALBRICI (naskiĝinta en Romo la 26-an de junio 1631, mortinta en Prago la 8-an de aŭgusto 1696) estis itala komponisto, pianisto kaj orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post netrankvila travojaĝo en Eŭropo (1652 en Svedlando, 1654-58 unu el la unuaj italaj kapelestroj en Dresdeno, 1658-60 en Italio eskortante la svedan reĝinon Christine, 1662 Neuburg/Donau) Albrici fariĝis de 1666-80 Estro de la Kortega kapelo de Dresdeno (kun restado en Londono de 1663–67). En 1680 li fariĝis orgenisto ĉe la Kirko Sankta Tomaso en Lepsiko kaj konvertiĝis sed forlasis tiun deĵoron kaŝe en la 1682-a jaro. Li rekatolikiĝis kaj iris Pragon. Tie li laboris ĝismorte kiel muzika direktoro ĉe la Kirko Sankta Aŭgusteno. Lia frato Barolomeo estis mallongan tempon Kortega orgenisto en Dresdeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Albrici eĝe ŝatatis de la samtempuloj kiel pianisto kaj orgenisto. Li estis instruisto de Johann Kuhnau. Liaj komponaĵoj nebrulitaj estis transdonitaj plejofte kiel manuskriptoj. Ili estas faritaj laŭ la roma skolo kaj estas ofte de baroka troŝarĝo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]