Stanisław Mikulski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Mikulski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1929 (1929-05-01)
en Łódź
Morto 27-an de novembro 2014 (2014-11-27) (85-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo apopleksio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Stanisław Mikulski
Familio
Edz(in)o Jadwiga Rutkiewicz-Mikulska
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • televida aktoro
vdr
Manpremaĵo de Stanisław Mikulski en la Aleo de Steluloj en Międzyzdroje

Stanisław Mikulski (esperante: Stanislao Mikulski; naskiĝis la 1-an de majo 1929 en Lodzo, mortis la 27-an de novembro 2014 en Varsovio, Pollando) – pola aktoro filma kaj teatra kaj televida prezentanto. Li estis plej konata pro rolo de Hans Kloss el filmserio Ludcelo pli granda ol vivo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stanislao Mikulski pasigis siajn infanaĝon kaj junaĝon en Lodzo kaj ĉi tie en 1950 havis maturekzamenon. Post 1953 li ludis en teatroj en Lublino (1952-1964) kaj en Varsovio (1964-1988).

Unua grava filmrolo de Mikulski estis Kanalo de Andreo Vajda. Sed plej grandan popularecon li gajnis pro rolo en 18-parta filmserio Ludcelo pli granda ol vivo. Alia populara filmserio de li estis porjunulara Aŭteto kaj templanoj.

Multfoje li estis prezentanto en Festivalo de kanzono soldata (ankaŭ li kantis) kaj en Festivalo de kanzono soveta. Politike li estis socialisto kaj ekde 70-aj jaroj li apertenis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Kiam en milita stato en 80-aj li ne aliĝis al bojkoto de televizio de aktoroj, liaj teatraj spektakloj estis konfuzitaj. En 1983 igis li membro de Societo de Amikeco Pola-Soveta. En jaroj 1988-1990 Mikulski estis direktoro de Pola Centro de Kulturo ĉe ambasado en Moskvo. Poste igis li emerito.

Kiel pensiulo li estis prezentanto en televizia hazardludo Rado de la fortuno kaj en programo Superpoliciaĉistoj, ludis en filmserioj kaj en sia lasta kino-filmo Hans Kloss. Ludcelo pli granda ol morto.

Stanislao Mikulski mortis post kelkmonata malsano je 5:15 matene kaj unusemajna restado en hospitalo. Li havis kanceron.

Interese[redakti | redakti fonton]

En Eŭropa historio filmspiono Kloss renkontis vizaĝo al vizaĝo alian legendan filmspionon el Orienta Bloko Ŝtirlic: Vjaĉeslavo Tiĥonov el filmserio Deksep momentoj de printempo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Stanislao Mikulski estis trifoje edzigita. La vidvino post li estas Margareta, 23 jarojn pli juna ol li, kiun ekkonis en Moskvo, kiel muzikedukistino ĉe pola ambasado, sola patrino de Katarina (grafikistino). La unua edzino estis opereta primadono Vanda, kun kiu Mikulski estis 12 jarojn kaj havis filon Petro (filo de Petro, nepo de la aktoro, estas muzikisto Jakobo Mikulski). La dua edzino estis kostumografistino Hedviga Rutkjeviĉ-Mikulski, kiun ekkonis dum filmado de Ludcelo pli granda ol vivo. Ili estis edzeco ĝis morto de Hedviga en 1985. Ŝi malsanis je, tiam nekuracebla, kancero, kio kaŭzis morto de dua filo de Mikulski ĵus post akuŝo.

Aktorfilmoj de Stanislao Mikulski[redakti | redakti fonton]

  • 2012Hans Kloss. Ludcelo pli granda ol morto (Hans Kloss. Stawka większa niż śmierć)
  • 2006La kriminaluloj. La Misio silezia (Kryminalni. Misja śląska)
  • 2001La filino erarinta (Córa marnotrawna)
  • 1984Eŭropa historio (Европейская история)
  • 1983Katastrofo en Gibraltaro (Katastrofa w Gibraltarze)
  • 1983Magiaj fajroj (Magiczne ognie)
  • 1980Knabino kaj knabo (Dziewczyna i chłopak)
  • 1980La urseto (Miś)
  • 1979La sekreto de "Enigmo" (Sekret enigmy)
  • 1977Soldatoj de libereco (Солдаты свободы)
  • 1974La ensorĉita korto (Zaczarowane podwórko)
  • 1972Knabinoj al preni (Dziewczyny do wzięcia)
  • 1971La obsedo (Opętanie)
  • 1970Murdinto estas hejme (A gyilkos a házban van)
  • 1970La persekuto por Adamo (Pogoń za Adamem)
  • 1969Lasta vidinto (Ostatni świadek)
  • 1966Skurĝo dia (Bicz boży)
  • 1966Alveno en teron (Powrót na ziemię)
  • 1965La cindroj (Popioły)
  • 1964Koloroj de batalo (Barwy walki)
  • 1964Renkontiĝo kun spiono (Spotkanie ze szpiegiem)
  • 1963"Yokmok"
  • 1963Lasta veturo (Ostatni kurs)
  • 1963Forbanitaj en fajro (Skąpani w ogniu)
  • 1961Du sinjoroj "N" (Dwaj panowie "N")
  • 1961Vizito de prezidanto (Odwiedziny prezydenta)
  • 1960Historio novtempa (Historia współczesna)
  • 1959La blanka urso (Biały niedźwiedź)
  • 1959Signaloj (Sygnały)
  • 1958La atenco (Zamach)
  • 1957Eva volas dormi (Ewa chce spać)
  • 1956La ombro (Cień)
  • 1956Kanalo (Kanał)
  • 1955Horoj de espero (Godziny nadziei)
  • 1950Unua starto (Pierwszy start)