Mazdak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazdak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 449 (0449-11-30)
Morto 30-an de novembro 528 (0528-11-30) (79-jaraĝa)
Mortis pro mortpuno vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Profesio
Okupo filozofopolitikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mazdak (en persa lingvo مزدک) (mortiĝis ĉ. 524 aŭ 528) (ankaŭ Mazdak la plej juna) estis profeto de Zoroastrismo, irana reformisto kaj religia aktivulo kiu akiris influon dum la regado de la Sasanida ŝaho Kavad la 1-a. Li pledis esti profeto de Ahura Mazda, kaj instituciis komunan posedrajton kaj socialajn bonfartigajn programojn. Li estis konsiderita pra-socialisto.[1]

Mazdakismo[redakti | redakti fonton]

Mazdak estis la ĉefa reprezentanto de religia kaj filozofia instruado nome Mazdakismo, kion li rigardis kiel reformita kaj purigita versio de Zoroastrismo,[2][3] kvakam lia instruado montras ankaŭ influojn de Manikeismo.[2] Zoroastrismo estis la dominanta religio de Sasanida Persio, kaj Mazdak mem estis zoroastrana pastro, sed plej el la zoroastra pastraro rigardis lian instruadon kiel herezo. Informaro pri li estas malabunda kaj detaloj estas skizaj kaj svagaj, sed pliaj detaloj povas esti deduktitaj el la posta doktrino de Ĥurramismo, kiu estis konsiderata kiel kontinuaĵo de Mazdakismo.[2][4]

La Ĥuramanoj (perse خرمدینان Khorrām-Dīnān, signife "tiuj de Gaja Religio"; arabe خُرَّمِيَة Ĥurramijja) estis irana religia kaj politika movado kun radikoj en la movado fondita de Mazdak.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1974) Manfred, Albert Zakharovich: A Short History of the World, (translated into English by Katherine Judelson) 1, Moscow: Progress Publishers, p. 182. OCLC 1159025.
  2. 2,0 2,1 2,2 Yarshater, Ehsan. (1983) Cambridge history of Iran The Seleucid, Parthian and Sasanian periods 2, p. 995–997. ISBN 978-0-521-24693-4.
  3. Shaki, Mansour. 1985. The cosmogonical and cosmological teachings of Mazdak. Papers in Honour of Professor Mary Boyce, Acta Iranica 25, Leiden, 1985, pp. 527–43.
  4. Shaki, Mansour (1978). “The social doctrine of Mazdak in the light of middle Persian evidence”, Archív Orientálni 46 (4), p. 289–306. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • H. Börm: Prokop und die Perser. Untersuchungen zu den römisch-sasanidischen Kontakten in der ausgehenden Spätantike. Stuttgart 2007, p. 230–233.
  • A. Christensen: Le règne du roi Kawadh et le communisme Mazdakite. Kopenhagen 1925.
  • P. Crone: "Kavad’s heresy and Mazdak’s revolt". In: Iran 29, 1991, p. 21–42.
  • H. Gaube: "'Mazdak: Historical reality or invention?" In: Studia Iranica 11, 1982, pp. 111–122.
  • G. Gnoli: "Nuovi studi sul Mazdakismo". In: Accademia Nazionale dei Lincei (Hrsg.), La Persia e Bisanzio [Atti dei convegni Lincei 201]. Rom 2004, pp. 439–456.
  • Z. Rubin: "Mass Movements in Late Antiquity". In: I. Malkin/Z. Rubinsohn (Hrsg.), Leaders and Masses in the Roman World. Studies in Honor of Zvi Yavetz. Leiden/New York 1995, pp. 187–191.
  • W. Sundermann: "Neue Erkenntnisse über die mazdakitische Soziallehre". In: Das Altertum 34, 3, 1988, pp. 183–188.
  • Josef Wiesehöfer: Kawad, Khusro I and the Mazdakites. A new proposal. In: P. Gignoŭ u. a. (Hrsg.): Trésors d'Orient. Paris 2009, pp. 391–409.
  • Ehsan Yarshate: "Mazdakism". In: Cambridge History of Iran: The Seleucid, Parthian and Sasanian periods 2. Cambridge 1983, pp. 991–1024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]