Imre Oltványi
Imre Oltványi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1893 en Bácsalmás |
Morto | 13-an de januaro 1963 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Ambrus Oltványi |
Parencoj | Miklós Rózsa |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto • diplomato • ŝtata funkciulo • artkolektanto • arthistoriisto |
Imre Oltványi [oltvAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oltványi Imre estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, arthistoriisto, diplomato. Lia pseŭdonomo estis Ártinger Imre.
Imre Oltványi [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1893 en Bácsalmás. Li mortis la 13-an de januaro 1963 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Imre Oltványi doktoriĝis en Universitato de Budapeŝto en 1920, krome li lernis ankaŭ en komerca akademio. Inter 1922 kaj 1944 li laboris en banko, eĉ post jaroj li gvidis ĝin. En 1930 li estis unu el la fondintoj de Etbienula Partio. Dum la Dua Mondmilito li partoprenis rezistemajn movadojn kontraŭ la naziismo. En 1945 li estis direktoro de Hungara Nacia Banko duonjaron, poste ministero pri financo malpli ol duonjaron, poste denove direktoro de Nacia Banko. Li estis parlamenta deputito inter 1945 kaj 1947, poste diplomato en Berno, fine muzeestro. Li kontribuis artajn artikolojn kaj redaktis artan revuon.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Egry József (József Egry), (1932)
- Derkovits Gyula (Gyula Derkovits), (1934)