Arkampolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksenona arkolampo de 15 kW uzita en IMAX kinprojekciada sistemo.
Hidrarga arkolampo el fluoreska mikroskopo.

Arkolampoarkampolo estas lampo (ampolo) kiu produktas lumon pere de elektra arko (nomita ankaŭ voltaeca arko). La karbona arkolumo, kiu konsistas el arko inter karbonaj elektrodoj en aero, inventita de Humphry Davy komence de la 1800-aj jaroj, estis la unua praktika elektra lumo.[1] Ĝi estis amplekse uzita komence de la 1870-aj jaroj por lumigo de stratoj kaj grandaj konstruaĵoj ĝis ĝi estis superigita de la inkandeska lampo komence de la 20a jarcento.[1] Ĝi estas plue uzata en pli specialaj aplikoj kie necesas lumpunkto kun alta intenseco, kia serĉolumokinprojekciilo ĝis post la Dua Mondmilito. La karbona arkolampo estas nuntempe eksmoda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . Arc Lamps. Resources. [Edison Tech Center http://www.edisontechcenter.org/] website, Schenectady, Novjorko (2013). Alirita 22a de Novembro, 2014.