Ralph Dumain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Dumain
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo bibliotekistoarkivistoesperantisto
vdr

Ralph DUMAIN estas usona arkivisto, bibliotekisto, kaj sendependa esploristo.

En 1991, li komencis labori je la C.L.R. James Institute. La instituton fondis Jim MURRAY (1949-2003) en 1983 por konservi dokumentojn parencajn al vivo kaj laboro de James. Kvankam la instituto kunligiĝas al Centre of African Studies je la Universitato de Cambridge, ĝi strebas popularigi laboron de James estiĝante "ekster kaj sendependa de akademiaro" kaj aliaj "tradiciaj institutaj estaĵoj (kiel maldekstraj politikaj partioj)." La idealo sin montras en la retejo oficiala malordinara de Dumain, The Autodidact Project, kie estas publikigataj bibliografioj, esplorgvidiloj, artikoloj de radikalaj pensistoj, kaj diversaj verkaĵoj de Dumain.

Dumain jam deĵoris kiel prezidento de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtema artikolo en la Angla Vikipedio. La tradukon oni faris en 5-an de februaro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]