Ŝtata ĉiovendejo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: GUM (apartigilo)
Ŝtata ĉiovendejo
ГУМ
ĉiovendejovidindaĵopublika kompanio • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo novrusa arkitekturo vd
Arkitekto Alexander Pomerantsev vd
Estiĝo 1893
Lando Rusio vd
Situo Tverskoj
Sidejo Moskvo vd
Situo
Geografia situo 55° 45′ 17″ N, 37° 37′ 17″ O (mapo)55.75472222222237.6215Koordinatoj: 55° 45′ 17″ N, 37° 37′ 17″ O (mapo)
Ŝtata ĉiovendejo (Moskvo)
Ŝtata ĉiovendejo (Moskvo)
DEC
Ŝtata ĉiovendejo
Ŝtata ĉiovendejo
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Situo de Ŝtata ĉiovendejo
Map
Ŝtata ĉiovendejo
Retejo http://www.gum.ru/
vdr
Ŝtata ĉiovendejo vidata de sur Ruĝa placo

Ŝtata ĉiovendejo konata kiel GUM (ruse ГУМ, Государственный универсальный магазин, [Gosudarstvennij universalnij magazin]) estas ega ĉiovendejo en centro de Moskvo (Rusio) ĉe Ruĝa placo kaj proksime al muroj de Moskva Kremlo. La vendejo estas uzata ĝis 2059 de rusia vendokompanio Bosco di Ciliegi okupiĝanta pri vendado de luksaĵoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Supra vendejaro[redakti | redakti fonton]

La loko dum longa tempo estis centro de aktiva komerco. Dum regado de Katerina la 2-a ekiĝis projektado de ega vendejaro fare de Ĝakomo Kŭarengi. Konstruado tiam ne finiĝis; post brulego de 1812 vendejaro estis reprojektita de arkitekturisto Osip Bove kaj en 1815 oni konstruis novan ejon.

Post iom da tempo la konstruaĵo malnoviĝis. Tio aperigis novajn problemojn: pli ol 600 ĝiaj posedantoj ne povis atingi interkonsenton pri komuna riparado. En 1869 moskva estro proponis al Dumao malkonstruadon de la vendejaro; tio kaŭzis protestojn de komercistoj. Dumao malaprobis ideon pri detruado kaj la konflikto plu daŭris. En 1880 la Dumao subtenate de moskva estro postilis al la vendejoposedantoj organizi akcian kompanion[2].

Alikonstruado[redakti | redakti fonton]

Ena parto

En 1886 dum komuna kunveno de la komercistoj urbestro de Moskvo Aleksejev iniciis kreadon de komitato por alikonstruado de la vendejaro. Statuton de la akcia kompanio akceptis caro; 30-an de aŭgusto 1888 ĝi estis oficiala fondita. Estraro de la kompanio 15-an de novembro 1888 deklaris pri konkurado pri plej bona projekto de noma ejo; samtage oni ekis detruadon de vendejoj. 21-an de februaro 1889 en haloj de Ŝtata Historia Muzeo komisio ekrigardadis projektojn; venkis projekto de arkitekturisto Pomerancev. Ekde somero de 1889 oni pretigis lokon por konstruado, 21-an de majo 1890 ekiĝis konstruado[2].

2-an de decembro 1893 estis solene malfermita nova 3-etaĝa ejo de Supra vendejaro (ruse Верхние торговые ряды, [Verĥnije Torgovije Rjadi])[2].

Dum epoko de Sovetunio[redakti | redakti fonton]


En 1923 en la ejo de estinta Supra vendejaro estis malfermita Ŝtata ĉiovendejo (ruse Государственный универсальный магазин, ГУМ).

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

En 1992 la vendejo estis malŝtatigita. Tamen ĝia mallongigo GUM restis kaj estas uzata kune kun malnova nomo "Supra vendejaro".

En 19972001 kaj en 20112012 la konstruaĵo estis renovigita.

Ĝis 2059 ĝin luas rusia vendokompanio Bosco di Ciliegi vendanta luksaĵojn[1].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]